Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Perfekta 5-taga vojaĝo en Ĉinio de David Beckham
2013-03-26


David Beckham montras siajn tatuojn pri ĉinaj ideogramoj. 

 

    Post sia atingo en Ĉinion en la 20-a de marto, David Beckham komencis sian 5-tagan vojaĝon en tiu ĉi lando. Li vizitis 3 futbalajn klubojn de la Ĉina Futbala Asocia Supera Ligo kaj 3 ĉinajn urbojn, t. e. Pekino, Qingdao kaj Wuhan, kaj partoprenis en multaj futbal-disvastigaj aktivecoj por geknaboj. Li estis entuziasme bonvenigita de la ĉinaj futbalaj fanoj, kaj li dankis ilin per siaj ĝentileco kaj amikeco. Antaŭ sia adiaŭa vespero, li desegnis sian vojaĝon en tiu ĉi lando per la vorto "perfekta".

 

    Antaŭtagmeze de la 24-a de marto, David Beckham venis al la Pekina Universitato laŭ la plano. Eble por peti pardonon pro sia prokrasto, li montris sian tatuojn al la ĉinaj studentoj, tio kaŭzis kriojn de fanoj. Post la vizito al la Ĉina Fondaĵo de Soong Ching Ling, li aviadile reiris al Parizo, ĉefurbo de Francio, je la 22-a horo. Antaŭ la forveturo li desegnis sian vojaĝon same per la vorto "perfekta" kaj diris, ke li revenos al Ĉinio en junio. Tiam oni scios ĉu li daŭrigos sian futbalan ludon en Ĉinio.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng