Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping kun sia edzino atingis al Tanzanio
2013-03-26


Xi Jinping kaj Peng Liyuan atingas al Tanzanio.
 
 

Xi Jinping kaj Peng Liyuan estas varme akceptataj. 
 

Xi Jinping kaj tanzania prezidento Kikwete 

 

    La 24-an de marto laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kun sia edzino Peng Liyuan atingis al Tanzanio kaj komencis la oficialan viziton al tiu ĉi lando. Je la 16-a horo kaj 25 minutoj la aeroplano atingis al la flughaveno. La prezidanto kun sia edzino estis varme akceptitaj de tanzania prezidento Jakaya Mrisho Kikwete kaj lia edzino. La dulandaj ŝtatestroj manpremis kaj Xi Jinping ricevis florojn de tanzania infano.

 

    Xi Jinping faris parolon en la flughaveno kaj esprimis bonan deziron de la ĉina popolo al la tanzania popolo. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Tanzanio havas tradician amikecon, kiu enradikiĝis en la koron de la dulandaj popoloj. La vizito celas fortigi la amikecon inter la du popoloj, fari planon de la dulanda kunlaboro kaj antaŭenpuŝi la komunan disvolviĝon. Estas kredebla, ke la vizito de la ĉina ŝtata prezidanto alportos la vivecon al la kunlabora partnereco de la du landoj.

 

    Estas la unua fojo, ke Xi Jinping kiel nova prezidanto de Ĉinio faras viziton al Afriko. Li vizitos Sud-Afrikon kaj la Respublikon Kongo kaj ĉeestos la 5-an Pintkunvenon de la kvin evoluantaj landoj BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko) en Durban, Sud-Afriko.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng