Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La kvin dinastioj kaj dek regnoj
2013-03-26

    POST pereo de Tang-dinastio Ĉinio dronis en splitiĝo. En Ĉinio sinsekve aperis kvin dinastioj kaj dek regnoj. En la plej norda regiono de Ĉinio aperis nacimalplimultaj reĝimoj Liao, Okcidenta Xia kaj Jin.

 

    En tiu periodo la regpotencoj ofte estis anstataŭitaj unu de la alia, kion kaŭzis la separatisma situacio de la lokaj militaristoj post la meza periodo de Tang-dinastio. La kvin dinastioj (907-960 p. K.) estis la postaj Liang, Tang, Jin, Han kaj Zhou, kiuj sinsekve okupis la regionon de la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero. Ankaŭ la militistaj klikoj en aliaj lokoj sinsekve aŭ samtempe sendependiĝis kaj starigis separatismajn regnojn: Wu, Wuyue, Suda Tang, Antaŭa Shu, Posta Shu, Chu, Suda Han, Min, Nanping kaj Norda Han. Oni nomis ilin dek regnoj en la ĉina historio.

 

    Tiuj separatismaj regnoj militadis inter si kaj aneksis unu alian por akiri pli da teritorio, kio kaŭzis al la popolo profundan malfeliĉon.

 

     La impostoj estis tre pezaj. Oni kolektis, krom la rektaj impostoj, ankaŭ diversajn kromajn impostojn, ekz., salimposton laŭ familio, imposton pro "birdorata konsumado", kapoimposton kaj agrikulturilan imposton. Krom tio la lokaj oficistoj senskrupule ekspluatis la popolon. Iu oficisto de la Posta Jin senbride superimpostis. Kiam li forlasis sian oficon, la loĝantoj diris ĝoje: "Ni tre ĝojas, ke la dorno en la okulo estas eltirita!" Sed post nelonge tiu fiulo revenis al la antaŭa ofico kaj eĉ prenis "dornoeltiran" imposton de la popolanoj. En Wu-regno iu oficisto estis transpostenigita, sed la loĝantoj kuraĝis diri nenion, ili esprimis sian ĝojon nur per rigardo kaj barbokareso. Post nelonge li revenis al la antaŭa ofico kaj impostis eĉ "barbo-karesadon" al la popolanoj.

 

    La bataloj inter la militistaj klikoj multe damaĝis la socian ekonomion. En tiaj malfacilaj kondiĉoj la laboranta popolo ankoraŭ persistis en produktado, tiel ke iom post iom reprosperiĝis kaj disvolviĝis la detruita ekonomio. Precipe en la sudo, kie malofte okazis milito, la socia vivo estis kompare stabila, kaj la ekonomio disvolviĝis rapide. Ekz., la regnoj Chu, Suda Tang kaj Wuyue ĉiuj atentis konstruadon de digoj por konservi akvon kaj irigacii kampojn. Dank' al tio ili akiris riĉajn rikoltojn en la agrikultura produktado.

 

    Surbaze de tio multe disvolviĝis ankaŭ salfarado, tefarado, ŝipkonstruado, paperfarado, porcelanaĵ-produktado, metalurgio, tekstilado, tinkturado kaj aliaj metioj.

 

    La porcelanaĵoj en la periodo de la Kvin Dinastioj estis fame konataj. La porcelanaĵoj bakitaj de Chaiyao (ĉe la nuna Zhengzhou de Henan-provinco) estis belaj. Oni laŭdas, ke ili estas bluaj kiel ĉielo, brilaj kiel spegulo, maldikaj kiel papero, kaj ilia sono similas al tiu de sonorilo. La nigrobluaj porcelanaĵoj bakitaj de Yuezhou (en Zhejiang-provinco) estis belformaj, ĉarme desegnitaj kaj jade glazuritaj.

 


Fresko de Liao-dinastio trovita en tombo en Xuanhua-gubernio, Hebei-provinco 

 

    Ankaŭ la komerco en la sudo disvolviĝis. La apudmaraj Fuzhou, Quanzhou, Kantono kaj Hangzhou fariĝis famaj komercaj urboj. Tiam multaj ŝipoj ankriĝis ĉe la enfluejo de Qiantang-rivero ĉe Hangzhou. Multaj komercistoj aktivadis en Chengdu kaj Jiankang (la nuna Nankino), kie abundis diversaj varoj. Inter la lokoj, precipe inter la sudo kaj nordo, ofte okazis varinterŝanĝo. Komercistoj de la Suda Tang ŝanĝis ŝafojn kaj ĉevalojn per silko kaj teo kun la nordo. Ankaŭ la regnoj Chu, Min kaj Wuyue per teo faris grandan negocon kun la nordo.

 

    La lasta imperio de la Kvin Dinastioj estis la Posta Zhou. En 960 p. K. Zhao Kuangyin, komandanto de la imperia gvardio, faris ŝtatrenverson kaj fondis la Nordan Song-dinastion (960-1127 p. K.).

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng