Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La regnoj Liao, Okcidenta Xia kaj Jin
2013-03-26

    La nordaj nacimalplimultaj regnoj Liao, Okcidenta Xia kaj Jin sinsekve kunekzistis kun la Norda Song-dinastio.

 

    Fondiĝo de la regno Liao

 

    Liao estis regno de ĉidan-anoj, kiuj sin vivtenis per fiŝado, ĉasado kaj paŝtado en la supra baseno de Liao-rivero en nordorienta Ĉinio dum la 4-a jarcen-to. Ĉirkaŭ la 7-a jarcento hanoj senĉese transloĝiĝis en la regionon loĝatan de ĉidan-anoj kaj kulturebligis teron por vivtenado. Ili alportis ankaŭ al la regiono avangardan produktan teknikon. Dank' al tio la ĉidan-anoj iom post iom ellernis terkulturadon, teksadon, fero-faradon kaj domkonstruadon kaj komencis fiksloĝan vivon.

 

    En 916 p. K. ilia tribestro Abaoji abolis la elektan sistemon de klana socio, imperiestriĝis kaj fondis regnon Ĉidan de sklavoposeda sistemo laŭ la han-nacieca sistemo. Li instalis novajn ŝtatajn oficojn, kreis skriban ĉidan-lingvon kaj gramatikon. En 947 p. K. lia filo Yeludeguang surtroniĝis kaj alinomis sian regnon Liao.

 

    Liao-regno foje kaj foje faris priraban militon al la regiono regata de la Norda Song. En la deka jarcento, kiam potenciĝis la regno, ĝi okupis vastan teritorion ampleksantan la Japanan Maron, la enfluejon de Heilongjiang-rivero en la nordoriento, la Altajon en la okcidento, la regionojn norde de la Ekstera Xing-an-montaro en la nordo, la nordan parton de la nunaj provincoj Shanxi kaj Hebei en la sudo.

 

    La regno Okcidenta Xia

 

    La loĝantaro de la Okcidenta Xia konsistis ĉefe el dangŝjang-anoj, branĉo de la antikva nacimalplimulto Ĉjang de Ĉinio. Ili antaŭe loĝis en Qinghai-provinco kaj la nordokcidenta parto de Sichuan-provinco. Ili vivis nomade kaj ĉasade en klana socio. Poste la dangŝjang-anoj transloĝiĝis en la limregionon inter la nunaj provincoj Shaanxi, Gansu kaj la Ningxia-a Huj-nacieca Aŭtonoma Regiono. En la 9-a jarcento la nacieco sin okupis pri brutobredo kaj ankaŭ pri agrikultura produktado. Ĝia ĉefo ricevis oficialan titolon donitan de imperiestroj de la dinastioj Tang kaj Song.

 

    En 1038 p. K. Yuanhao surtroniĝis fondinte regnon Xia, kiun la historiistoj nomis la Okcidenta Xia. Li elektis Xingqing (la nuna Yinchuan de Ningxia) kiel sian ĉefurbon, starigis ŝtatajn oficojn laŭ la sistemo de Song-dinastio kaj kreis skriban lingvon laŭ la han-aj ideografiaĵoj. Poste la regno potenciĝis, ĝia armeo nombris 700 000 militistojn. Ĝi ofte invadis la landlimon de Song-imperio. En la konfliktoj inter Song kaj Liao, la Okcidenta Xia ofte alianciĝis kun Liao por kontraŭstari Song.

 

    La regiono regata de la Okcidenta Xia limtuŝis la Flavan Riveron oriente, Yumen (okcidente de Dunhuang-gubernio de Gansu-provinco) okcidente, Xiaoguan (sudoriente de Guyuan-gubernio de Ningxia) sude kaj la Grandan Dezerton norde.

 

    La Okcidenta Xia ekzistis 190 jarojn kaj estis pereigita de la mongoloj en 1227.

 

    Leviĝo de la regno Jin

 

    Kiam la konflikto inter Song en unu flanko kaj Liao kaj la Okcidenta Xia en la alia flanko ankoraŭ ne finiĝis, leviĝis la alia regno Jin en la nordorienta parto de Ĉinio kun Nüzhen-anoj kiel la ĉefa loĝantaro. La praavoj de Nüzhen-nacieco vivis en la baseno de Songhua-rivero kaj ĉe Changbai-montaro. Ili vivtenis sin per fiŝado kaj ĉasado sen fiksa loĝejo. En milda vetero ili loĝis en lokoj riĉaj je akvo kaj herboj. Vintre ili fosis kavernojn ĉe montpiedo, ŝirmis ilin per lignotabuloj kaj loĝis en ili.

 

    Nüzhen-nacieco havis dekojn da triboj, el kiuj la relative granda nomiĝis Wanyan. De post la meza periodo de la 10-a jarcento, la tribo Wanyan komencis konstrui domojn, kulturi grenajn plantojn sude de Harbin de la nuna Heilongjiang-provinco kaj ellernis produkti lignokarbon kaj feron. En la 11-a jarcento Wanyan iom post iom potenciĝis kaj ekregis la vastan regionon de la basenoj de la riveroj Heilong kaj Wusuli.

 

    En 113 p. K., kiam Aguda fariĝis tribestro de Wanyan, Nüzhen ankoraŭ estis regata, subpremata kaj ekspluatata de Liao. Tiu lasta perforte postulis, ke ili ĉiujare tributu ginsengojn, zibelfelojn, perlojn kaj aliajn valoraĵojn, kaj aĉetis la valoraĵojn je malalta prezo. Tio kaŭzis al la Nüzhen-a popolo fortan malkontenton. Aguda decidis sin liberigi el la sklavigo de Liao. Per negranda armeo li plurfoje venkis la grandan armeon de Liao kaj okupis vastan teritorion oriente de Liao-rivero. En 1115 Aguda imperiestriĝis kaj nomis sian regnon Jin. En triumfo li puŝis sian armeon antaŭen kaj faris interkonsenton kun Song kune ataki Liao per tenajla manovro. Fine li pereigis Liao-regnon en 1125. Post du jaroj Jin-regno pereigis la Nordan Song kaj plurfoje komandis sian armeon al la Suda Song-dinastio fondita de la frato de la imperiestro de la Norda Song-dinastio.

 

    Sub kontinua premado de Jin-armeo la Suda Song foje-refoje translokis sian ĉefurbon suden ĝis kiam ĝi oficiale lokis en 1138 sian ĉefurbon en Lin-an (la nuna Hangzhou de Zhejiang-provinco), kaj post tio la situacio stabiliĝis.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng