2013-03-26 Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
 S-ro Lee Young-koo (dekstre) donacas siajn Esperantajn konservaĵojn al la E-Muzeo |
|
 Komuna foto de la samideanoj korea kaj ĉinaj |
|
 Vizito al la E-muzeo en konstruado |
|
 Vizito al la oficejo, en kiu gestudentoj ordigas la liston de libroj por la E-muzeo |
S-ano d-ro kaj prof. Lee Young-Koo, la estro de la Korea E-Muzeo kaj eksa prezidanto de la Korea E-Asocio, faris viziton al la Zaozhuang-a Universitato kune kun s-ro Wei Bing. S-ro Wei Qun kaj esperantistoj el la urbo Qingdao de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. Li venis al la universitato por kontribui siajn Esperantajn konservaĵojn al la Internacia E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato.
Prof. Hu Xiaolin, la direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, interparolis kun s-ano Lee Young-koo. Ilia parolo temis pri la protekto de la kulturo de Esperanto kaj pri la celo de la E-muzeo. Sekve, s-ro Hu Xiaolin gvidis la gastojn viziti la muzeon en konstruado kaj la oficejon, en kiu gestudentoj ordigas la liston de libroj en komputilon por la muzeo.
Redaktoro : Wang Lihua
|