Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Grandaj pandoj ekloĝis en Kanado
2013-03-26

 
Guy Saint-Jacgues parolas en la ceremonio.
 

Damao en la Reprodukt-esplora Bazo de Grandaj Pandoj en Chengdu 

 

    En frua mateno de la 25a de marto la granda pando Damao el la Reprodukt-esplora Bazo de Grandaj Pandoj en la urbo Chengdu, kaj la granda pando Ershun el la Chongqing-a Zoo, per speciala aviadilo, flugis al Kanado, kaj ekloĝis respektive en la Toronta Zoo kaj la Calgary-a Zoo.

 

    Unu tagon antaŭe oni okazigis adiaŭ-ceremoniojn por la du grandaj pandoj en iliaj hejmoj. Kanada ambasadoro al Ĉinio Guy Saint-Jacgues kaj aliaj iris al la Chongqing-a Zoo por akcepti la pandon Ershun, kaj miloj da Chongqing-anoj venis al la zoo por ĝin adiaŭi.

 

    Laŭ interkonsento, post la transloĝiĝo de la grandaj pandoj al Kanado, Ĉinio kaj Kanado faros dekjaran esploron pri nutrado kaj reproduktado de grandaj pandoj kaj aliaj raraj bestspecoj, kaj nun la kanadaj zooj jam estas pretaj. Oni ankaŭ sendis teamon de bestkuracisto, endokrinologo kaj aliaj specialistoj por certigi la sanon de la grandaj pandoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng