Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Huang Youyi : Ĉinio devas fari leĝon pri investado de entreprenoj al eksterlando
2013-03-26

de DONG YAN

 


Huang Youyi (maldekstre), interparolas kun Zhou Youma, alia membro de ĈPPIK el la Ĉina Internacia Eldona Grupo  

 

    Lastjare pli multaj ĉinaj entreprenoj iris eksterlanden por fari investon. Laŭ statistiko, jam estis pli ol 18 mil ĉinaj entreprenoj en aliaj landoj, kun 1.2 milionoj da laborantoj kaj la kapitalo de 1500 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinaj entreprenoj estas en nova disvolva periodo, ke ili vizaĝas al ŝancoj kaj ankaŭ al defioj.

 

    Kiel ĉinaj entreprenoj pli bone disvolvas en aliaj landoj? Pri tio Huang Youyi, membro de ĈPPIK kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, opiniis, ke Ĉinio devas fari leĝon pri investado de entreprenoj al eksterlando.

 

    En Afriko, la popolanoj en la plej multaj landoj parolas la anglan lingvon aŭ la francan lingvon, ĉar ili estis kolonioj de evoluintaj landoj, ekzemple tiuj de Britio kaj tiuj de Francio, kiuj faris investon en Afriko kaj altigis ĝian ekonomian nivelon, sed la profito ne estis donita al la afrika popolo. Transnaciaj entreprenoj forprenis la tutan profiton. Kompare kun tio, Ĉinio fortigis en la lastaj jaroj sian investon en Afriko, kies registaro, pensfabriko kaj popolanoj jam sentas sincerecon de Ĉinio por doni al ili la helpon.

 

    Multaj landoj en Afriko havas konsenton por bonvenigi ĉinajn entreprenojn, sed samtempe ili proponas, ke la ĉinaj entreprenoj devas pli multe koni la afrikan kulturon por kontraŭi la kalumnion el okcidentaj landoj, ĉar nuntempe kelkaj komentis pri la investo de Ĉinio en Afriko per "rabo" kaj per "nova koloniismo". Laŭ Huang, ne nur Ĉinio, sed ankaŭ aliaj afrikaj landoj estis kritikitaj, ke ili havas ekonomian hegemonion en Afriko.

 

    En tiu ĉi situacio, Sud-Afriko faris leĝaron pri eksterlanda investo en la lando, por ke la tieaj alilandaj kompanioj agu laŭ la leĝaro kaj respektu la afrikan kulturon. Huang diris: "Ĉiu eksterlanda investo kaŭzis opoziciojn kaj proponojn malsamajn. Kiel solvi tiujn kontraŭdirojn estas la plej grava afero. Ni devas lerni de Sud-Afriko." La ĉinaj entreprenoj vizaĝas al multaj problemoj en Afriko, sed por solvi tiujn problemojn oni bezonas klopodojn ne nur de la entreprenoj mem.

 

    En la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio senĉese antaŭenpuŝis siajn reformadon kaj pord-malfermon, kaj por altiri al si investon, ĝi faris efektivajn reĝojn, kiujn estis la bazo de granda progreso de la ĉina ekonomio. Kvankam la ĉinaj kompanioj, kiuj investis eksterlanden, havis grandan disvolviĝon dum 10 jaroj, tamen ili restas ankoraŭ en la unua etapo. Ĉinio helpas Afrikon sen iu ajn politika kondiĉo. Tio diferencas de tiu far la okcidentaj landoj, kiuj celis akiri pli grandan profiton. Jus pli bonvenigas tion la afrikaj landoj, des pli ne plaĉas tio al okcidentaj amaskomunikiloj. Ĉinio devas esti preta por respondi al la kalumnio el okcidentaj landoj, kaj fari efektivajn taktikojn por fari solvadon. La registaro devas fari leĝon pri investado de entreprenoj al eksterlando por direkti la ĉinajn entreprenojn, tion proponis Huang Youyi.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng