2013-03-26 Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
La Zaozhuang-a E-Asocio okazigis printempan kunsidon en la 23-a de marto. S-ro Sun Mingxiao (Semio), konstanta komitatano de la Ĉina E-Ligo kaj vicprezidanto de la Zaozhuang-a E-Asocio, prezidis la kunsidon. En la kunsido s-ino Meng Lin estis elektita kiel nova prezidanto de la Zaozhuang-a E-Asocio kaj s-ro Cao Chujun kiel vicprezidanto de la asocio. S-ro Cao Wenxing, honora komitatano de la Ĉina E-Ligo kaj eksa prezidanto de la Zaozhuang-a E-Asocio dum multaj jaroj, estis elektita kiel honora prezidanto de la Zaozhuang-a E-Asocio.
En la kunsido, la Zaozhuang-a E-Asocio decidis subteni la Internacian E-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato kaj tuj transdoni arkivojn, fotojn, librojn kaj aliajn objektojn al la muzeo. Pli ol 24 membroj kaj komitatanoj de la asocio partoprenis en la kunsido. S-ro Sasaki Hirotero, d-ro Woo el Koreio kaj f-ino Alinka el Nepalo estis invititaj al la kunsido.
S-ro Gao Peng, la estro de la informa oficejo de la urbo Zaozhuang, partoprenis en la kunsido, kaj post la kunsido la partoprenantoj vizitis konstruejon de la muzeo.
Redaktoro : Wang Lihua
|