Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Rusia Esperantista Unio konferencos en aprilo
2013-03-26

de GRIGORIJ AROSEV*

 

 

 

    Konforme al la Ĝenerala regularo de la Rusia Esperantista Unio, kiu tekstas: "La Estraro anoncas pri la dato, loko kaj proponata Tagordo de la Konferenco en la Organo de la Rusia Esperantista Unio ne malpli frue ol tri monatojn antaŭ la dato de la Konferenco" (art. 3.2), mi nome de la estraro de la Rusia Esperantista Unio anoncas, ke la 27a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio okazos en Moskvo la 13an kaj la 14an de aprilo de 2013.

 

    La adreson de la konferencloko oni diskonigos poste. Aliurbaj partoprenantoj, bezonantaj tranokton, estas bonvenaj konsulti la estraron pri la afero. Oni petas aliĝi eventualajn partoprenontojn por scii, kiom da personoj planas partopreni la konferencon. Aliĝi eblas en la retejo de la Rusia Esperantista Unio.

 

    La proponata tagordo:

    Raporto de la estraro, akceptado de la raporto;

    Diskutado pri la perspektivoj de la movado en Rusio;

    Elekto de prezidanto;

    Elekto de estraro;

    Elekto de komisiitoj kaj respondeculoj.

 

    Ĉiuj membroj de la Rusia Esperantista Unio estas invitataj kompletigi la tagordon kaj proponi kandidatojn (sinproponoj eblas) por la postenoj en la estraro, inkluzive de la prezida posteno. Mi atentigas, ke, kvankam la ĝenerala regularo (art. 6.4) permesas al unu persono ofici dum tri sinsekvaj mandatperiodoj, mi ne restos en ĉi tiu posteno. Sekve la Rusia Esperantista Unio havos novan prezidanton.

 

    La plej grava punkto de la tagordo estas la dua. Laŭ mi, nun estas taŭga (aŭ eĉ vivbezona) momento por pridiskuti la staton de la movado en Rusio kaj en la mondo, la rolon de la Rusia Esperantista Unio en ĝi, perspektivojn kaj eblecojn de/por ili (la movado kaj la Rusia Esperantista Unio). Probable post la konferenco komenciĝos principe nova erao en nia movado.

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    * Grigorij Arosev servas kiel prezidanto de la Rusia Esperantista Unio.

 

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng