Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Keqiang intervidiĝis kun Kissinger
2013-03-27


Li Keqiang manpremas kun Kissinger. 

 

    La 25-an de marto Li Keqiang, ĉina ĉefministro, intervidiĝis en Pekino kun Henry Alfred Kissinger, eksa ŝtatsekretario de Usono. Kissinger venis al Ĉinio por partopreni en la ĉi-jara jarkunveno de la forumo pri la ĉina disvolviĝo. En la intervidiĝo, Li Keqiang diris, ke en la nova jarcento, la internacia situacio profunde kaj komplekse ŝanĝiĝas, defioj kun tutmondeco pli kaj pli multiĝas kaj nova ekvilibro de internaciaj povoj formiĝas, ĉiuj flankoj povus pliigi reciprokajn komprenojn kaj realigi komunan gajnon kaj pacon nur per interkonsiliĝoj kaj kunlaboroj. Dum pli ol 40 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono evoluis kaj atingis la nunan situacion, senprecedencas ne nur la vasteco kaj profundeco de la kunfandiĝo de la interesoj de la du popoloj kaj tiuj de la kunlaboroj inter la du landoj, sed ankaŭ iliaj influaj povoj en la tuta mondo. Ĉinio volas, kune kun Usono, disvolvi novstilajn rilatojn inter grandaj landoj, ĝuigi al la popoloj pli da fruktoj el la kunlaboroj de la du landoj, kaj ludi devigajn rolojn por la monda paco.

 

    Li Keqiang montris, ke la evoluado kaj daŭrigado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono bezonas la subtenadon kaj partoprenadon de diversaj rondoj de la dulandaj socioj, precipe tiujn de la popoloj de la du landoj. La du flankoj povas preni diversajn manierojn por multigi la partoprenantojn, konstruantojn kaj profitantojn de la rilatoj inter la du landoj, tio povas kunigi la novajn antaŭenpuŝajn povojn por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    Kissinger esprimis, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas ege gravaj por la paco kaj la progreso de la mondo, oni devas havigi al si longperiodan planon kaj pliigi interkomuniĝojn kaj interŝanĝojn por antaŭenpuŝi la pli bonan disvolviĝon de la rilatoj inter la du flankoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng