Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina prezidanto atingis Sud-Afrikon
2013-03-27


Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan ĉe la pretoria flughaveno 

 

    La 25an de marto laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Pretorion kaj komencis sian ŝtatan viziton en Sud-Afriko. Dum la restado li ĉeestos en la kvina kunveno de ŝtatgvidantoj de la landoj BRICS en Durban.

 

    En la flughaveno Xi Jinping faris skriban paroladon. Li diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko estas grandaj kaj influaj evoluantaj landoj kaj la plej dinamikaj emerĝantaj ekonomioj. Solidigi kaj disvolvi la ĉina-sudafrikajn rilatojn povas ne nur profitigi la du popolojn, sed ankaŭ akceli unuecon kaj kunlaboron inter la evoluantaj landoj kaj la pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Li kredas, ke lia vizito certe sukcesos sub kuna klopodo de la du flankoj kaj aldonos novan movforton al la ampleksa kaj strategia partnereco de Ĉinio kaj Sud-Afriko.

 

    Xi atentigis, ke la kunveno de ŝtatgividantoj de la landoj BRICS havas por la unua fojo sian lokon sur la afrika kontinento, kaj dume okazos dialogoj inter ŝtatgivdantoj de la landoj BRICS kaj afrikaj ŝtatgvidantoj, kio havos grandan signifon. Li atendas diskuti pri kunlaboroj kun aliaj ŝtatgvidantoj de la landoj BRICS kaj afrikaj ŝtatgvidantoj por puŝi unuecon kaj kunlaboron inter evoluantaj landoj al pli alta nivelo.

 

    Post la vizito en Sud-Afriko kaj ĉeesto al la kunveno de ŝtatgividantoj de la landoj BRICS, Xi Jinping iros al la Respubliko de Kongo por la ŝtata vizito.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng