2013-03-27
 La logo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj |
|
 Birdrigardo al la urbo Utena en orienta Litovio |
La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos de la 6a ĝis la14a de julio de 2013 en la orientlitovia urbo Utena. La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj funkcios en la moderne ekipita kolegio de Utena, kie oni povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn (salonoj, teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro k. a.). La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ĝuos helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro -- la urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.
La Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio kaj kun la celo studi problemojn de E-movado, elstarigi ĉefajn taskojn de E-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.
En la programo: somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de E-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj k. a. Ĉiutage aperos la gazeto de la Baltiaj Esperanto-Tagoj.
La organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.
Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.lt, pjegorovas@takas.lt, irenaa@takas.lt.
Pliaj informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.
(el La Ondo de Esperanto)
Redaktoro : Wang Lihua
|