Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Cen Shen
2013-03-27

 

 

Cen Shen (715~770)

 

Printempa Sonĝo

 

Hieraŭ nokte alblovas zefiro,

 

Sopire pri karul' trans Xiang-rivero.

 

Kapkusene mi en printempa sonĝo,

 

Vizitis ĉien tra sudlanda tero.

 

(Trad. Guozhu)

 

0=0/ =0/ 0-0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Cen Shen (715~770) estis lokano de Nanyang(en nuna Henan-provinco). Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en Tianbao-erao (742~756), Tang-dinastio. Sekvante generalon Gao Xianzhi, li venis al Anxi, Weiwu kaj ofte vojaĝis inter Beiting kaj Luntai. Poste Cen Shen funkciis kiel prefekto de Jiazhou. Li tre lertis en versado pri landlima kaj milita temo, precipe per sep-ideogramaj versoj, kun brava heroismo. En kolektiĝis sume 384 poemoj, el kiuj malpli ol dek havis esperantigon.

 

    Ĉiu homo ja havis sonĝojn. En la antikva literaturo de Ĉinio troviĝis multaj famaj verkoj titolitaj per sonĝo. Interalie la plej fama estis la romano . Same kiel multaj homoj, ankaŭ poetoj ŝatas sonĝon. Ĉe ordinaraj homoj, la sonĝo finiĝos post vekiĝo. Tamen, poetoj kapablas reaperigi kaj rezervi siajn belajn sonĝojn per brilaj versoj. Tiel, eĉ post jarmiloj, se ni legus tion, ni povas klare sentis la ĝojon kaj triston de la versinto-poeto siatempe en sonĝo.

 

    Tiu ĉi poemo de Cen Shen versis pri la sopiro de virino en buduaro dum ĉarma printempa sezono pri sia edzo vojaĝinta al malproksima loko. Supraĵe tiu ĉi poemo legiĝis iom plata. Tamen en tia plata stilo fakte estis potenca imagipovo kaj lerta aranĝo.

 

    La unua verso komenciĝis (firme lige kun la titolo) per printempa zefiro kiu blovis al buduaro.

 

    La dua verso temis pri "karul' trans Xiang-rivero" en malproksimo.

 

    Post bona anonco far la unuaj du versoj, sekvis versduo kun abunda imagipovo kaj arta lerto.

 

    La tria verso servis kiel ligilo inter la antaŭa kaj la posta partoj. La kvara verso legiĝis tre vivece. Jen virino en sonĝo vojaĝis mil liojn spite al baroj de riveroj kaj montoj pene serĉi sian edzon en malproksimo.

 

    La poeto kreis por ni figuron de virino kun obstineco kaj vera amo. Ŝi ne volis resti enfermita de malvasta buduaro, sed kuraĝe agis strebante pri bela vivo laŭ sia deziro.

 

    Oni emas diri, ke "printempa sonĝo finiĝas senspura",tamen la poeto per rapideco de tempo kaj vasteco de spaco montris la potencon kaj profundon de sia arda amo kaj rezervis por ni belajn spurojn de la mirinda sonĝo en printempo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng