Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Bonzo Jiaoran
2013-03-27

 

Bonzo Jiaoran (730~799)

 

Lu Hongjian netrovita hejme

 

Vizitis mi al vi en antaŭurbo,

 

Laŭ pad' al kanabej' morus-ĝardeno.

 

Nov-plantitaj krizantemoj ĉe heĝo

 

Ne ekfloras en aŭtuna sereno.

 

Mi frapis pordon. Sen respond', eĉ bojo.

 

Demandi al najbara indiĝeno.

 

Li diris ke jam iris vi al monto,

 

Nur post sunsubiro via reveno.

 

(Trad. Guozhu)

 

0=0/ -0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Bonzo Jiaoran (730~799) origine havis familian nomon Xie, propran nomon Zhou, adoltiĝan nomon Qingzhou. Li estis lokano de Wu'xing (en nuna Zhejiang-provinco), pranepo de Xie Lingyun (385~433, ankaŭ fama poeto) je deka generacio. Poste li bonziĝis. En la estis 7 volumoj da liaj (sume 470) poemoj, el kiuj preskaŭ neniu havis esperantigon.

 

    Lu Hongjian(733~804), kun propra nomo Yu,dumvive neniam iĝis funkciulo en Kortego. Li loĝis ermite ĉe Shaoxi (nuna Wuxing de Zhejiang-provinco). Lu estis famkonata kiel Majstro de teo-gustumado. Li verkis kaj estis honorita de posteuloj kiel la "Sanktulo de Teo" kaj "Dio de Teo" en Ĉinio. Lu Hongjian kaj Jiaoran estis tre intimaj amikoj. Supozeble tiu ĉi poemo estis versita de Jiaoran post vizito al Lu Honjian netrovita post translokiĝo.

 

    La nova loĝejo de Lu Hongjian troviĝis ne malproksime for de antaŭurbo, tamen jam aspektis sufiĉe kvieta. Oni devis iri kampe laŭ pado al kanabejo ĝis morus-ĝardeno kaj povis vidi ĝin.  

 

    Krizantemoj ekster lia loĝejo kredeble estis plantitaj post lia translokiĝo. Kvankam jam estis en aŭtuno, tamen ili ankoraŭ ne floris. Tiuj du versoj legiĝis naturaj kaj glataj. Estis rimarkite, ke la tempo de la alvizito de Jiaoran estis en agrabla aŭtuno. Poste la vizitanta poeto komencis frapi je lia pordo. Estis ne nur sen respondo, aŭdiĝis eĉ nenia bojo. Tiam nia poeto eble sentis iom da hezito: ĉu tuj sin turni por foriri? Verŝajne li ne volis. Do demandi al la okcidenta najbaro. Tiu respondis, ke Lu Hongjian jam iris en montaron kaj revenos ofte nur je sunsubiro. Lingvaĵo de la poemo estis senornama, modesta kaj natura. La poemo skribis pri la libera kaj senĝena vivo de ermito. Kvankam estis sen rekta priskribo, tamen jam vivece montriĝis la nobla bonvirteco de ermito. Vere kiel la zenismo laŭdis, ke "akiro de plena belo per nenia vorto".

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng