Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bai Juyi, granda realisma poeto de Tang-dinastio(I)
2013-03-27

    Bai Juyi (772-846) estis alia fama realisma poeto de Ĉinio post Du Fu. Kvankam lia sukceso en poezio estis malpli granda ol tiu de Du Fu, tamen li havis pli klaran poezian teorion ol Du Fu. Sub lia iniciato leviĝis reformo en poezio, t. e. la movado de nova Jŭefu kun granda influo en la antikva literatura historio de Ĉinio.

 

    Jŭefu aperis unue en Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.). Ĝi estas en formo de poezio kantebla. Ĝia elita parto en Han-dinastio estis popolkantoj fidele spegulantaj la popolan mizeron. En ĉiuj dinastioj poetoj lernis en sia verkado la fundamentan spiriton de Jŭefu por speguli la realon. Tiel formiĝis la realisma Jŭefu-a tradicio. En la meza epoko de Tang-dinastio nombro da poetoj kun Bai Juyi kiel la ĉefo, fronte al la ĉiam pli putriĝanta socia realo, proponis speguli la popolan mizeron kaj ironii kontraŭ la aktualaĵo, aplikante la novan poezian stilon de Jŭefu. Bai Juyi prezentis sian klaran opinion "verki artikolon por speguli aktualaĵon kaj poemon por speguli okazon". Li emfazis, ke la poemoj devas speguli la mizeron de la popolo kaj kritiki la damaĝojn de aktualaj politikoj. Liaj proponoj estis rigardataj kiel la celo de la movado de nova Jŭefu.

 

 

 

    Bai Juyi verkis grandan nombron da satiroj laŭ sia poezia teorio. Li kreskis en milita ĥaoso, tial li povis kontakti ordinarajn laborulojn kaj montri simpation al la popola mizero. Post sia oficistiĝo li havis la ŝancon vidi la putriĝon de la kortego kaj hontindajn kondutojn de la ŝtataj oficistoj. Ĉio ĉi certagrade influis lian poezian verkadon. Jam en siaj junaj jaroj Bai Juyi aspiris savi la popolon, tial post kiam li fariĝis admonisto-kortegano de la imperiestro, li plurfoje proponis al li nuligi la damaĝajn politikojn kaj verkis pli ol 170 satirojn. Ili vaste spegulas la socian realon, malkaŝas kaj kritikas diversajn aktualajn damaĝojn, interalie, iuj el ili estis kontraŭ la senbrida impostado de la kortego kaj kontraŭ la militemo, aliaj kontraŭ la luksa kaj diboĉa vivo de aristokratoj kaj ankoraŭ aliaj pri plendoj por virinoj. Tiuj poemoj akrastilaj kaj kun klara temo, ĉiu pri aparta afero, bone ekzemplas la poezian teorion. Liaj "Dek Kantoj pri Meza Cin" kaj "50 Novaj Jŭefu-poemoj" enhavas multajn eminentajn satirojn.

 

    Multaj el la satiroj priskribas la vivon de kamparanoj. Ili spegulas la mizeron de la kamparanoj kaj montras al ili grandan simpation. En la poemo "Rigardo al la Tritika Rikolto" li priskribis diligentajn kamparanojn:

 

"Iliajn dorsojn rostas fajra suno

 

Kaj la piedojn hakas spiro tera."

 

    kaj alian malriĉan vilaĝaninon, kiu devis kolekti tritikajn spikojn por ŝtopi la stomakon, ĉar ŝia

 

"Havaĵo konsumiĝis de impostoj".

 

    La poemo "Kolektanto de Remanioj (Rehmannia glutinosa)" spegulas pli malbonan vivon de la kamparanoj ol tiu de la brutoj. Ili ne havis manĝaĵon, sed la ĉevaloj de bienuloj havis superfluan furaĝon. La poeto laŭte kriis:

 

"Per ĝi mi akiros ĉeval-manĝon,

 

Por satigi al mi la stomakon!"

 

    En la poemo "Maljunulo de Duling", la poeto senkompate vipis la regantan klason, kiu ekspluatis kaj subpremis la popolon, komparante la senbride impostantajn oficistojn kun ŝakaloj:

 

"Forrabas de mia korpo vestojn,

 

Forprenas panon el mia huŝo,

 

Koruptaj oficistoj ja egalas rabobestojn,

 

Eĉ sen dentegoj jam al homkarno tuŝo!"

 

    En la feŭda socio de Ĉinio la sorto de virinoj estis tragika. Bai Juyi havis profundan simpation al ili kaj verkis multajn poemojn pri ili, precipe pri la palacaj knabinoj, kies juneco kaj feliĉo estis arbitre forigitaj. Lia ĉefverko "Blankharulino en la Palaco Ŝangjang" vivece priskribas la virinojn perforte kaptitajn en la palacon, iliajn tragikan sorton, solecan vivon kaj morton en la malpermesita palaco. Ili en sia juneco estis senditaj en la palacon, iuj estis pelitaj en forgesitan lokon antaŭ ol vidi la imperiestron kaj vivis solece dum la vivo. Kelkaj versoj de la poemo legiĝas jene:

 

"En vaka ĉamhro, longas nokt' aŭtuna,

 

Tagiĝo ne vidiĝas en sendorma nokto.

 

Frapadas la fenestrojn pluv subtila,

 

La brila lampo lasas omhron sur la muron.

 

Printempa tago ŝajnas jam longa,

 

Side atendas oldulin' vesperon en malpacienco.

 

Kantad' de orioloj iĝas enuiga.

 

Kaj ŝi ne plu ĵaluzas pri hirundaj paroj.

 

Silentas ĉio post forflug' ilia,

 

L' alterno de printempo kaj aŭtun' forlasas l' memoron.

 

Mi povas nur rigardi l' lunon helan,

 

Aperis ĝi telere jam kvar-kvincent fojojn."

 

    La poemo harmonie kunfandas rakonton, lirikismon kaj pejzaĝon kaj estas larmige trista.

 

    Bai Juyi malamegis la obskuran socion, montrante, ke la diboĉo de la reganta klaso kaj la damaĝaj politikoj kaŭzis la socian putriĝon. De malsamaj flankoj li malkaŝis kaj kritikis la krimojn de la socia sistemo. En la meza periodo de Tang-dinastio la impostoj estis tre pezaj. La lokaj ŝtataj oficistoj pagigis al la kamparanoj impostojn ne nur oficialajn sed ankaŭ ekstrajn por kontribui al imperiestroj kaj akiri ilian favoron. Tiu damaĝa politiko senigis la popolanojn je ĉio akirita per laboro, ke ili eĉ ne povis vivi plu. La poemo "Pezaj Impostoj" rakontas jenan fakton: La kamparanoj baraktas sub pezaj impostoj, sed en la staploj de la imperiestroj

 

"La silkaĵoj monte amasiĝas,

 

Kaj silkvato altas ĝis plafono. "

 

De tio la poeto indigne kriis:

 

"Forrabas vi de mia korpo varmon,

 

Por elaĉeti por vi nun favoron.

 

Sed la rabaĵoj en la ŝtata staplo,

 

Post multaj jaroj, iĝos polvo."

 

    En siaj poemoj "Sinjoregoj", "Kanto kaj Danco" kaj "Aĉeto de Floroj" la poeto faris malkaŝon al la maljustaĵoj. En "Sinjoregoj" la poeto priskribis, kiel la nobeloj sin satigas per frandaĵoj kaj ebriigas per vino, kaj poste la poeto indigne montris:

 

"tiujare regis sude trosekeco,

 

En nia Ĉjuĝoŭ homo manĝis homon!"

 

    En "Aĉeto de Floroj" li malkaŝas, ke palacaj nobeloj aĉetis faskon da belaj floroj je la prezo, kiu egalis al la imposto de dek mezriĉaj familioj.

 

    Similaj poemoj estas "Ŝinfeng-a Oldulo kun Rompita Brako" kaj "La Karbovendisto Maljuna". La antaŭa estas poemo kontraŭ maljusta milito. Per rakontado de maljunulo pri lia sorto, ĝi malkaŝis, ke la maljusta milito de Tang-imperio portis al la popolo pezan mizeron. Tiam ĉefministro Jang Gŭoĝong faris militon por akiri favoron de la imperiestro per militaj meritoj, rezulte de tio, 200000 soldatoj estis mortigitaj. La poeto forte riproĉis tion. En la poemo la maljunulo rakontis historion, kiu okazis en lia aĝo de 24 jaroj:

 

"Mi rompis brakon ŝlele per ŝtonego",

 

    por eviti rekrutadon. Malgraŭ tio, ke

 

"Eĉ nun en ŝtorma kaj malvarma nokt' mi sentas Doloron, kiu sendormigas min ĝis la tagiĝo,

 

Pro la sendormeco, mi ne pentasJam maljunecon ĝisvivinte, mi kontentas."

 

    La poemo priskribas la tiaman perfortan rekrutadon:

 

"Tra l' tuta vilaĝo korŝira ploro,

 

Edzinojn adiaŭis edzoj, l' gepatrojn filoj.

 

Dekmil soldatoj iris al la fronto,

 

Sed neniu revenis el la viroj."

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng