Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Ŝako
2013-03-27

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    La ĉina ŝako, evoluinta el la antikva boŝji (ŝako ludata de du homoj ĉiu kun ses ŝakpecoj), havas historion de pli ol 2 000 jaroj. Dum la regado de imperiestro Wudi (560-578 p.K. sur la trono) de la Norda Zhou-dinastio ŝakludo furoris en la kortego kaj inter la intelektuloj. En Baoying-erao (762-763 p.K.) de Tang-dinastio aperis Baoying-ŝako, kies strukturo tre similis al la nuna. Kaj en la Suda Song-dinastio (1127-1279 p.K.) la ĉina ŝako ekhavis fiksitajn regularon kaj formon.

 

    Ŝaktabulo de la ĉina ŝako estas oblonga aŭ kvadrata, sur ĝi kruciĝas 9 perpendiklaj kaj 10 transversaj linioj, kiuj formas 90 kruciĝojn, sur kiuj moviĝas ĝiaj 32 ŝakpecoj. La spaco inter la kvina kaj sesa transversaj linioj netrapasita de la perpendiklaj linioj nomiĝas "limrivero", kiu dividas la tabulon en du egalajn partojn. Ĉiu parto havas po unu kvadraton kun du diagonaloj nomatan "palaco", en kiu moviĝas la generalo kaj la du eskortantoj.

 

    Estas dividitaj du grupoj ruĝa kaj nigra, ĉiu kun 16 pecoj. Ĉiu grupo konsistas el unu generalo (将 aŭ 帅 ), 2 eskortantoj (士 aŭ 仕 ), 2 elefantoj (象 aŭ 相 ), 2 ĉevaloj (马 ), 2 ĉaroj (车 ), 2 kanonoj (炮 aŭ 砲 ) kaj 5 peonoj (兵 aŭ 卒 ).

 


Ŝaktabulo kaj Ŝakpecoj 

 

    La ŝakpecoj en la antikveco plejparte estis faritaj el eburo. Estis valorega ĉina ŝako, kies ruĝaj pecoj estis el verda jado kun inkrustitaj ideogramoj el koralo kaj nigraj pecoj el blanka jado kun inkrustitaj ideogramoj el sukceno. La ordinaraj ŝakpecoj estis faritaj el ligno.

 

    La ĉina ŝako estas intelekta, konkursa ludo kun difinitaj reguloj. Je la komenco de ludo la 32 ŝakpecoj devas esti metitaj ĉiu en sia loko (vd. la bildon). Tiu, kiu uzas la ruĝajn pecojn, rajtas la unua fari ŝakmovon, poste la du ludantoj movas sian pecon alterne. La ludo daŭras ĝis unu ludanto manĝas la generalon de la rivalo aŭ unu ludanto anoncas sin venkita. Kiam neniu el la ludantoj povas matigi la generalon de la rivalo, aperas paciĝo.

 

    La ŝakpecoj estas movataj laŭ rigoraj reguloj. Generalo ĉiufoje povas iri nur unu paŝon, antaŭen, malantaŭen, dekstren aŭ maldekstren, sed al ĝi estas malpermesate eliri el la palaco. Al la du generaloj estas malpermesate rekte fronti unu al la alia sur la sama linio, inter ili nepre devas esti alia peco. Alie, la ludanto, kiu estigas la situacion, estas venkita laŭ la regulo. La eskortanto ĉiufoje povas antaŭeniri aŭ retroiri unu paŝon laŭ la diagonaloj en la palaco. La elefanto povas antaŭeniri aŭ retroiri du paŝojn diagonale, sed ne povas transiri la pecon meze de sia vojo kaj la limriveron. La ĉaro ĉiufoje povas iri transverse aŭ perpendikle, sen paŝo-limigo. La ĉevalo ĉiufoje povas iri unu paŝon rekte kaj unu oblikve; se estas alia peco survoje, la ĉevalo ne povas iri. La kanono moviĝas kiel la ĉaro, kiam ĝi ne atakas. La kanono povas fari atakon al la dua peco kiu troviĝas sur ĝia vojo. La peono ĉiu-foje povas iri nur unu paŝon antaŭen antaŭ transiro de la limrivero, post la transiro ĝi ĉiufoje povas iri antaŭen, dekstren aŭ maldekstren unu paŝon, sed neniam malantaŭen.

 

    Estas malpermesate movi ŝakpecon sur la lokon okupatan de siaflanka peco. Se tie estas ŝakpeco de la rivalo, la ludanto povas ekstermi tiun per la sia kaj okupi la lokon. Escepte de generalo, ĉiu ajn peco povas esti ekstermita de la rivalo. Se la generalo estas ekstermita de la rivalo, li do perdas la ludon.

 

    En la historio de la ĉina ŝakludo aperis multaj famaj majstroj, ili faris profundan esploron pri la ŝakludo kaj kompilis multajn verkojn. La plej frua ŝakluda gvidlibro estas "Meng Ru Shen Ji" (Sekreto Trovita en Sonĝo) de Ming-dinastio (1368-1644). La unua bone konservata libro estas "Ŝanĝiĝema Ŝakludo" eldonita en 1522. Vaste konata ŝakluda libro "Ju Zhong Mi" eldonita en 1632 heredis kaj sintezis la atingojn de la ludarto de la ĉina ŝako en la periodo de la 11-a jc. ĝis 17-a jc. Poste multaj ŝakmajstroj faris daŭran, profundan esploron kaj evoluigis la arton.

 

    Havante ŝaktabulon kaj 32 ŝakpecojn, oni jam povas fari ludon. Ĝi entenas riĉan filozofion, povas ŝanĝiĝi senfine, klerigi homan penson kaj hardi homan psikon, tial ĝi estas multe ŝatata de la popolo. Iu antikva fama ŝakisto diris: "Eĉ per dumviva klopodo oni ne povas posedi ĝian tutan sekreton."

 

( E l "Enciklopedieto de Ĉinio" )

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng