Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
BET-49: La tuttaga ekskurso
2013-03-27

 

    La partoprenantoj de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio. La itinero de la ekskurso estas jena: Utena – Sudeikiai – Zarasai – Stelmužė– Rokiškis – Leliūnai – Utena.

 

 

    Sudeikiai estas urbeto ĉe la belega lago Alaušas. Ni vizitos la artan galerion de Sudeikiai. En ĝi ĉiujare okazas tre popularaj renkontiĝoj de pentristoj, kies verkoj estas ekspoziciataj en la arta galerio. Sekvos ekspozicio de bierfarado kaj gustumado de bieroj. Poste per floso ni navigos al insulo de la lago Alaušas, kie oni regalos nin per fiŝsupo de fiŝoj el ĉi tiu lago.

 

 

    Zarasai estas distrikta centro, ĉ. 50 km de Utena. Ĝin ĉirkaŭas lagoj. En 2011 tie estis inaŭgurita rado de ĉirkaŭrigardo – unika konstruaĵo en Litovio. Promenante laŭ ĉi tiu rado, kiu estas 34 metrojn larĝa kaj 17 metrojn alta, eblas vidi panoramon de la lago Zarasai. En la akvomuelejo Šlyninka – pli ol 300-jara unika konstruaĵo – eblos gustumi ĵus bakitan panon. En la vilaĝo Kvintiškiai ĉe la lago Ilgis estas loko de apero de Sankta Maria.

 

 

    La kverko de Stelmužė estas la plej malnova kaj la plej dika kverko en Litovio, ĝi ankaŭ estas unu el la plej malnovaj kverkoj en Eŭropo. Oni opinias, ke ĝi aĝas pli ol 1500 jarojn. Apude estas unika sonorilejo kaj preĝejo, kiuj estas konstruitaj nur per hakiloj. La preĝejo ankaŭ famas pro siaj barokstilaj ornamaĵoj.

 

 

    La ĉefa vidindaĵo de la disktrikta centro Rokiškis estas la novgotika preĝejo de Sta Mateo. Ĝia interno estas plena de artaj valoraĵoj. Ni vizitos ankaŭ palacon de klasika bieno, en kiu lokiĝas landesplora muzeo de Rokiškis kaj ekspozicio de la lignoskulptisto Lionginas Šepka.

 

 

    La urbeto Leliūnai estas fama pro la plej alta preĝejo en la distrikto de Utena. Ni vizitos la muzeon de ceramiko kaj tie ekscios ne nur la historion de ceramiko kaj ties misterojn, sed ankaŭ povos eksidi ĉe speciala malnova ilo kaj fari la unuan poton en sia vivo.

 

    Krom la tuttaga ekskurso dum BET-49 okazos duontaga ekskurso en la fama bierfarejo Utenos alus kaj en aliaj vidindaĵoj de la urbo Utena.

 

    Antanas Visockas

 

    Legu pli pri BET-49 ĉe http://sezonoj.ru/2013/01/bet-49/, pri la urbo Utena: http://sezonoj.ru/2013/02/221utena/, pri la ekskurso en la bierfarejo Utenos alus: http://sezonoj.ru/2013/03/utenos/, kaj pri la prelegociklo de Petras Čeliauskas: http://sezonoj.ru/2013/03/bet-4prelegoj/.

 

    Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET49.

 

(el La Balta Ondo : http://sezonoj.ru/2013/03/bet)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng