Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Muzikaj interŝanĝoj de ĉinaj kaj kanadaj lernantoj okazis en Ŝanhajo, Ĉinio
2013-03-28


Kanadaj lernantoj prezentas la nacian himnon de Ĉinio. 
 

La ĝenerala inspektoro de la kanada trupo (la unua de dekstre) faras interŝanĝon kun ĉinaj lernantoj. 

 

    La 25-an de marto okazis arta prezentado de ĉinaj kaj kanadaj lernantoj en la Ŝanhaja Komerca Lernejo, Ĉinio. La kanadaj lernantoj de la Kanada Tianjiao-a Muzik-Interŝanĝa Trupo kune faris mirindajn ludojn kun la ĉinaj lernantoj el la arta trupo de la loka lernejo.

 

    Por la ĉi-foja vizito al Ĉinio, la ĝenerala inspektoro de la kanada trupo speciale direktis la lernantan orkestron ludi la tradiciajn ĉinajn muzikojn, ekzemple Leonludo kaj Ĝoja Lanterna Festivalo, tio estis ege bonvena de la ĉinaj instruistoj kaj lernantoj. Kaj, la lernantoj de la trupo de la ŝanhaja lernejo prezentis la blovinstrumenta muziko Silent Night (Silenta Nokto), la popol-muziko Vespera kanto sur fiŝista ŝipo de tradiciaj muzikilaj kunludoj kaj aliaj famaj muzikoj en- kaj eksterlandaj. Iliaj mirindaj ludoj same gajnis aplaŭdojn de la kanadaj spektantoj.

 

    Zhang Dacheng, estro de la ŝanhaja lernejo, diris en sia salutparolo en la inaŭguro, ke la muziko ne havas landlimon. Kvankam la lernantoj venis el malsamaj landoj, tamen ili montris siajn talentojn per muziko, la komuna lingvo, kaj akiris neforgeseblan amikecon pro ĝi.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng