Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina militŝiparo vizitas Malton
2013-03-28


Ĉina militŝipo Huangshan ĉe la haveno Valeto, Malto 

 

    La 26an de marto, plenuminte sian taskon de konvojo, la 13a eskadro de la ĉina mararmeo atingis la havenon Valeto de Malto, kaj komencis kvintagan viziton. Tio estas la unua vizito de la ĉina militŝiparo al Malto post starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la 31a de januaro 1972.

 

    Dume subadmiralo Li Xiaoyan, komandanto de la eskadro, vizitos maltan prezidenton George Abela, kaj oficiroj kaj soldatoj de la eskadro renkontiĝos kun maltaj kolegoj kaj diskutos kun ili pri konvojo. Samtempe la eskadro estos malfermita al la publiko.

 

    Antaŭ tio la eskadro plenumis kvar-monatan eskortadon en la Golfo de Adeno kaj somaliaj akvoj. Malto estas la unua stacio de ĝia vojaĝo, kaj post tio, ĝi vizitos ankaŭ Alĝerion, Marokon, Portugalion kaj Francion.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng