Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La unua intertrakta kunsido por konstrui liberan komercan regionon de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko
2013-03-28


Yu Jianhua (la unua de maldekstre) en la unua intertrakta kunsido. 

 

    La 26-an de marto okazis en Seulo de Koreio intertraktaj kunsidoj por konstrui liberan komercan regionon de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. Ĉina reprezentanto Yu Jianhua ĉeestis la unuan kunsidon, kiu daŭros 3 tagojn. En perspektivo de la 3 landaj registaroj kaj popoloj, saĝo kaj vidkampo estas bezonataj por la paca disvolviĝo, la reciproka profito kaj la komuna gajno. La 3 landoj havas grandan produktan kvanton, fortan komercon, altan teknologion kaj malsamajn poziciojn en la globa labordivido. Ili kun samaj kaj malsamaj industrioj konkuras kaj kunlaboras.

 

    Kiel grava bazo de la konstruo de la libera komerca regiono de la 3 landoj, la framo "10+3" , inkluzive de la Asocio de Sudaziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, donis helpon al la kunlaboro inter la 3 landoj. En majo de la pasinta jaro, la 3 landoj subskribis interkonsenton pri promocio, oportuneco kaj investo-protekto, kaj kreis bonajn kondiĉojn por startigi la intertraktadon inter si por la konstruo de sia libera komerca regiono.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng