Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Akupunkturo kaj mokso (I)
2013-03-28


La aŭtoro kaj japanaj akupunkturaj fakuloj en Japanio 

 


Akupunkturo 

 

    Akupunkturo kaj mokso estas gravaj tradiciaj terapioj de Ĉinio. Krom mildigi doloron, ili povas ankaŭ batali kontraŭ inflamo, reguligi la funkcion de homaj organoj kaj altigi imunecon, tial ili estas uzataj por kuraci malsanojn, inkluzive kronikajn malsanojn, cekumiton, disenterion kaj aliajn akutajn malsanojn. Akupunktura anestezo ĉe gravaj operacioj eliminas flankan efikon kaj kuracan akcidenton, kiujn povas kaŭzi droga anestezo.

 

    Kial malgranda pinglo povas ludi tiel grandan rolon? Kiel kuraci malsanojn per akupunkturo kaj mokso? Ĉinaj sciencistoj faris esploradon per modernaj medicinaj rimedoj, kaj tio jam progresis kaj daŭre progresos.

 

    Kio estas akupunkturo kaj mokso?

 

    Akupunkturo estas pingla pikado, t.e. enpiki malsamajn pinglojn en certajn korpajn punktojn de homo kaj diversmaniere manipuli ilin por mekanike stimuli la internajn organojn. Tio celas reguligon de organisma funkcio kaj forigon de inflamo kaj doloro.

 

    Mokso estas bruligi bastonetojn aŭ rulaĵojn el sekaj artemiziaj folioj por varmigi aŭ kaŭteri certajn korpajn punktojn sur homa haŭto por preventi kaj kuraci malsanojn per varma ekscito de koncernaj organoj.

 

    La du supre diritaj kuracmetodoj estas fizikaj terapioj. En la lastaj jaroj oni aplikis iujn medikamentojn al korpaj punktoj surbaze de la tradiciaj terapioj de akupunkturo kaj mokso por pliigi la efikon. Tio estas fizika kaj kemia ekscito de koncernaj korpaj punktoj en kombino. Krome, oni faris ankaŭ eksciton per lumo, elektro, mikroondo, lasero kaj aliaj, kaj aldone iujn kirurgiajn operaciojn por intensigi la eksciton kaj plialtigi la efikon de akupunktura kaj moksa terapioj.

 

    Kun la progreso de sciencoj, tagon post tago plimultiĝos tiaj ekscitaj terapioj, tamen ili donas sian efikon nur per korpaj punktoj kaj kanaletoj kunligantaj la histojn kaj epidermon. Tio diferencigas la akupunkturon kaj mokson disde la aliaj fizioterapioj kaj estas ilia plej ĉefa karakterizaĵo.

 

    Variaj terapioj

 

    Antikvaj ĉinaj medicinistoj trovis pli ol 660 akupunkturajn kaj moksajn punktojn sur homa korpo. Pingla enpikado kaj kaŭterizo sur tiuj punktoj povas veki ian reakcion de aliaj korpaj partoj aŭ organoj kaj naski kuracan efikon. Jen tradiciaj akupunktura kaj moksa terapioj de Ĉinio nun aplikataj.

 

    Surbaze de la antikvaj akupunkturo kaj mokso, aperis multaj novaj terapioj. Ekzemple:

 

    Elektrapingla terapio: Enpikinte pinglon en certan korpan punkton, manipulanto provizu la pinglan tenilon per konvena kurento. La kurenta tensio kaj la elektriza tempo malsamas laŭ malsamaj malsanoj. La terapio per elektrapingla aŭ fizioterapia aparato estas sekura.

 

    Likva injektado: Injekti en certan korpan punkton certan dozon da fiziologia salakvo aŭ injekta akvo aŭ kemia injektaĵo por intensigi la eksciton. Ekzemple, injektado de 1-5 miligramoj da dolantino en certan korpan punkton faras efikon egalan ĉe injektado de kelkdek, eĉ cent miligramoj da dolantino en alian muskolan parton.

 

    Magneta terapio: Fiksi per sparadrapo magnetajn platon aŭ grajnojn al certa korpa punkto. Tiu simpla kaj sekura terapio estas ĝenerale aplikata al kuracado de hipertensio, bronka astmo, reŭmatisma artrito kaj aliaj.

 

    Kapa akupunkturo: Enpiki pli longan pinglon en certan punkton de kapa haŭto kaj rapide turni la enpikitan pinglon. Tiu terapio kuracas malsanojn ĉefe de nerva sistemo. Sur la homa kapo troviĝas dekoj da punktoj, al kiuj oni povas fari tradician akupunkturon.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng