Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikvaj Steleoj
2013-03-28

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    En Ĉinio origina senco de steleoj estis ŝtonpecoj speciale starigitaj. Poste oni nomas steleoj ĉiujn ŝtonajn kolonojn antaŭ palacoj kaj temploj por observi la sunombron kaj ligi brutojn kaj tiujn antaŭ tomboj. Nun la senco de steleoj estas pli larĝa. Ĉiuj oblongaj kaj cilindraj ŝtonpecoj starigitaj surtere, tiuj kun tomboskribo entombigitaj kaj rokmuroj kun gravurita skribaĵo estas rigardataj kiel ĉinaj steleoj.

 

    Jam en la Okcidenta Zhou-dinastio kaj la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (841-476 a.K.) aperis en Ĉinio la plej fruaj steleoj. Tio estis ŝtonkolonoj starigitaj en la palacoj kaj temploj, kiuj estis uzataj por ligi brutojn kaj observi la sunombron por scii horon. Tiam la tombokavoj de mortintaj aristokratoj ĝenerale estis tre profundaj. Oni malsupren metis ĉerkon helpe de ŝnuroj kaj starigitaj lignaj kolonoj kun rondaj truoj ĉirkaŭ la tombokavo. Post entombigo oni lasis la lignajn kolonojn tie kaj gravuris ideogramojn sur ili, kiuj funkciis kiel signo de la tombo. Ili estis rigardataj ankaŭ kiel steleoj.

 

    Nun el la konservataj steleoj la plej fruaj estas tiuj skribitaj de la Unua kaj Dua Imperiestroj de Qin-dinastio (221-206 a.K.) dum ilia vizito de famaj pejzaĝoj de Ĉinio. En la lastaj jaroj de la Orienta Han-dinastio (25-220 p.K.) furoris steleoj. Tiam oni starigis steleon ne nur antaŭ la tombo de aristokratoj kaj ŝtataj oficistoj, sed ankaŭ antaŭ tiu de ordinaraj homoj kaj eĉ infanoj, kaj krome la steleoj fariĝis pli kaj pli belaj. Iliaj supro kaj korpo estas kun reliefaĵoj aŭ gravuritaj desegnoj.

 

    Steleo ĝenerale konsistas el supro, korpo kaj soklo.

 

    La steleosupro ĝenerale estas pinta, duonronda aŭ kvadrata. Sur la steleosupro estas titolo. La steleoj starigitaj speciale por noti historion kaj meriton ĝenerale estas kun tegmento.

 

    La steleokorpo estas la ĉefa parto. Ĝenerale ĝi estas oblonga kaj ĉ. 2 metrojn alta. Sur ĝia fronta flanko gravuriĝas ĉefa skribo kaj sur la dorsa la akcesora, ekz. la nomo de gravurinto. Oni unue skribis ruĝajn vortojn sur la ŝtonplato kaj poste ĉizis laŭ la skribitaj vortoj. Poste aperis reliefo kaj aliaj sur ĝi. Estas ankaŭ steleoj pluredraj aŭ cilindraj.

 

    La soklo estas kvadrata aŭ testudforma. Sur kvadrata soklo vidiĝas gravuritaj desegnoj. La testudforma soklo aperis en la periodo de Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-580 p.K.). Imponaj estas la skulptitaj sokloj de Ming- kaj Qing-dinastioj. La kapo similas al tiu de biŝji, filo de drako laŭ legendo. Ĉar ĝi estas portama, tial oni ŝarĝas ĝin per steleo.

 

    En la feŭda socio la formo de steleoj estis rigore konforma al la rango de la tombomastro. La tomba steleo de diversrangaj homoj havas malsamajn epigrafon, desegnon, formon kaj grandecon. Ekz. la steleosupro de oficistoj de 7-a ĝis 4-a klasoj en Ming-dinastio estas ronda, tiu de la triaklasaj oficistoj similas al la kapo de cervoforma monstro, tiu de la duaklasaj al la kapo de ĉjilin, beno-simbola besto, kaj tiu de la unuaklasaj oficistoj al la kapo de drakoforma monstro.

 

    Iuj steleoj surhavas nur la nomon kaj rangon de la tombomastro, aliaj surhavas artikolon pri la brilaj meritoj de la tombomastro, la triaj tiun pri la heroaĵoj de la mortinta generalo, la kvaraj tiun pri la konstruo de la tombo kaj deveno de la koncerna historia objekto, la kvinaj poemojn kaj eseojn verkitajn de literaturistoj kaj la sesaj budhisman sutron. Dank' al ili konserviĝas grandnombraj historiaj literaturoj, abundo da kaligrafaĵoj kaj ĉizitaj metiartaĵoj. Tial la antikvaj steleoj estas parto de la brila ĉina kulturo.

 


La Stelearo de Xi'an  
 

La steleoj de la Stelearo de Xi'an 
 

 

    En la urbo Qufu, Shandong-provinco, konserviĝas plej multe da steleoj de Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K). La antikva urbo Chang'an (la nuna urbo Xi'an, Shaanxi-provinco) estas loko, kie konserviĝas plej multe da steleoj kun gravuritaj epigrafoj. En la stelearo de la urbo konserviĝas pli ol mil steleoj de Han-dinastio ĝis Qing-dinastio (1644-1911). Ŝtonaj steleoj arbare staras en la Guanlin-a ŝtongravuraĵ- eksponejo de Luoyang, Henan-provinco, en Shaolin-templo de Songshan-monto kaj multaj aliaj turismaj lokoj de Ĉinio. Ili beligas la pitoreskajn pejzaĝojn.

 


La steleo de la Guanlin-a Ŝtongravuraĵ-eksponejo de Luoyang 
 

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio ")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng