Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Singapura militŝipo vizitas Ŝanhajon
2013-03-29

 
Persisto ĉe kajo
 

La komandanto (la unua de dekstre) de Persisto en la bonveniga ceremonio 

 

    La 27an de marto la ŝipo Persisto de singapura mararmeo atingis la Ŝanhajan Internacian Krozŝipan Kajon, kaj komencis ses-tagan viziton en Ŝanhajo.

 

    Per 141 metroj longa kaj 21 metroj larĝa, la ŝipo Persisto povas enakviĝi 4.5 metrojn kun 8500 toneloj kaj la maksimuma rapido de 15 knotoj. En la jaro 2006 ĝi vizitis la urbon Zhanjiang. Kun 228 oficiroj kaj soldatoj Persisto la unuan fojon vizitas Ŝanhajon, kaj tio estas ankaŭ la kvina vizito de singapura militŝipo al Ŝanhajo.

 

    Dum restado de Persisto mararmeanoj de ambaŭ landoj vizitos reciproke militŝipojn kaj basketbale matĉos inter si. La singapura ŝipanaro vizitos la ŝanhajan televidan turon Orienta Perlo, la ŝanhajan urbo-planan ekspozicion, la ĝardenon Yuyuan ktp. Poste militŝipoj de la du landoj okazigos serion da manovroj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng