Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping ĉeestis al la dialoga kunveno de ŝtatgvidantoj de BRICS kaj Afriko
2013-03-29


Xi Jinping faras parolon. 
 

Kunfotiĝo de la ĉeestaj gvidantoj. 

 

    La 27-an de marto okazis dialoga kunveno de ŝtatgvidantoj de la landoj BRICS kun tiuj de la afrikaj en Durban, Sud-Afriko. Al ĝi ĉeestis la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, sud-afrika prezidento Jacob Zuma, brazila prezidento Dilma Rousseff, rusa prezidento Vladimir Putin kaj hinda ĉefministro Manmohan Singh.

 

    La diverslandaj gvidantoj faris diskutadon pri la ĉeftemo "Liberigi la potencialon de Afriko : kunlaboroj de BRICS kun Afriko en la infrastruktura kampo".

 

    En sia parolo, Xi Jinping emfazis, ke la okazigo de la dialoga kunveno inter la gvidantoj de la landoj BRICS kun tiuj de la landoj de Afriko montris la komunajn politikajn volojn de la du flankoj pri la egala toleremeco kaj kunaj evoluoj. Sen la paco kaj disvolviĝo de Afriko, ne estos la stabileco kaj prospereco de la mondo. Sen la partoprenado de Afriko, ne povos esti bontrakteblaj la internaciaj aferoj. Sen la voĉoj de Afriko, ne ekzistos la viveco de la tutmonda regula sistemo. La 21-a jarcento estas la tempo de leviĝo de Afriko.

 

    La ŝtatgvidantoj de afrikaj landoj esprimis, ke en la lastaj jaroj, la ekonomio de Afriko daŭre kreskis kun pli granda rapideco, Afriko estas kontinento plena de espero. Tamen, Afriko devas plifortigi la infrastrukturan konstruadon, antaŭenpuŝi la unuiĝon kaj urbanizadon kaj altigi la entutan konkurencan povon kaj kapablojn por daŭrigebla disvolviĝo. La rapida evoluado de BRICS donis senprecedencajn ŝancojn al Afriko. Kaj la lasta volas igi kunlaborajn partnerecojn kun la landoj BRICS. Tiaj rilatoj estas reciproke subtenaj, komune profitaj kaj kune gajnaj de la emerĝantaj ekonomioj kaj inter la disvolviĝantaj landoj. Afriko alte taksas la helpadon faritan de Ĉinio dum longa tempo kaj esperas pliigi la kunlaborojn kun Ĉinio.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng