Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis kunsido de la Shandong-a Junulara Esperanta Organizo
2013-03-29

Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao

 


Partoprenantoj de la kunsido 
 


En la Esperanto-Muzeo en konstruado 

 

    La Shandong-a Junulara Esperanta Organizo okazigis kunsidon en la 27-a de marto en la Zaozhaung-a Universitato. En la kunsido partoprenis 23 membroj de la organizo, ili estas lernantoj de la Zaozhuang-a Universitato kaj la Zaozhuang-a Profesia Instituto. La kunsidon prezidis s-ro Xu Shichang, la konstanta komitatano de la organizo kaj helpanto de la Esperanto-Muzeo.

 

    Oni diskutis pri la laboroj de la Shandong-a Junulara Esperanta Organizo en la jaro 2013 kaj decidis daŭre okazigi la konversacian kurson de Esperanto en ĉiuj merkredoj kaj la Agadon Angulo de Esperanto en vespero de ĉiuj dimanĉoj, elekti aktorojn por teatroj Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai kaj Haltigi la atakon de la regno Chu al la regno Song el Mozio.

 

    Al la kunsido ĉeestis s-ino Wu Juan, la prezidanto de la Shandong-a Junulara Esperanta Organizo, s-ino Li Hui, ĝia vicprezidanto, s-ino Gao Hui, ĝia ĝenerala sekretario, kaj ĝiaj novaj membroj, ili estas s-ino Liu Nan, s-ino Chu Fumin kaj s-ino Guo Ruitao.

 

    Post la kunsido la partoprenantoj faris viziton al la Esperanto-Muzeo en konstruado.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng