Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La kultura festivalo Zhonghe en Shanxi-provinco
2013-03-29


Vizitantoj rigardas la grandajn artajn mantoojn en la festivalo 
 

La arta mantoo estas tiel granda, ke 3 aŭ 4 adoltoj apenaŭ povas brakumi ĝin man-en-mane. 

 

    La 27-an de marto okazis en la monto Yunqiu en Shanxi-provinco la kultura festivalo Zhonghe, en kiu eksponiĝis grandegaj mantooj (ĉina pano), bele desegnitaj kaj faritaj. La arta mantoo en la monto Yunqiu havas longan historion kaj estas uzata en tri situacioj, kiaj festivalo, ceremonio kaj manĝtablo.

 

    Eksponiĝis en la festivalo 3 grandaj artaj mantooj, kiuj estis faritaj de 23 personoj dum duonmonato. Ĉiu mantoo kun la diametro je ĉ. 1.5 metroj altas je ĉ. 3 metroj kaj pezas je ĉ. 1200 kilogramoj. Ĝi estas tiel granda, ke 3 aŭ 4 adoltoj apenaŭ povas brakumi ĝin man-en-mane. La grandaj mantooj havas pli ol dek etaĝojn kaj estas dekoraciitaj per birdoj, floroj, fiŝoj kaj insektoj faritaj el faruno. Post la ekspozicio, oni disdonis la mantoojn al vizitantoj.

 

    La kultura festivalo Zhonghe en la monto Yunqiu originis en Tang-dinastio kaj okazas ĉijare de la 1-a tago de la dua monato ĝis la 1-a tago de la tria laŭ la ĉina luna kalendaro. En la jaro 2009 ĝi estis enmetita en la liston de la "Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj" de Shanxi-provinco.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng