Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikvaj Surrokaj Bildoj
2013-03-29

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    La bildoj, desegnitaj aŭ gravuritaj sur roko, estas primitiva artaĵo kreita en la frua periodo de la homa socio. En Ĉinio, la libro "Komentarioj de Riveroj" verkita en la 5-a jarcento p. K. jam notas pri surroka bildo. Nun oni jam trovis primitivajn surrokajn bildojn en ĉ. 50 gubernioj de 14 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj. Ili plejparte vidiĝas en landlimaj regionoj de nacimalplimultoj kaj en la lokoj, kie vivis siatempe antikvaj nacimalplimultoj.

 

    La primitivaj ĉinaj surrokaj bildoj dividiĝas en tri kategoriojn: la unua estas de homfiguroj, kiuj estis produktaĵoj de kultado de la antikvuloj al siaj prapatroj kaj dioj; la dua — de ĉasado kaj paŝtado, kiuj vivece spegulas la primitivan vivon de la antikvuloj. Tiaj primitivaj surrokaj bildoj estas ofte videblaj en norda Ĉinio; kaj la tria kategorio estas de ofera ceremonio kaj sorĉista aktivado, kiuj spegulas la antikvan primitivan religian aktivadon kaj ofte videblas en la surrokaj bildoj de Yunnan-provinco kaj Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono.

 

    La ĉinaj surrokaj bildoj kun riĉa enhavo koncernas preskaŭ ĉiujn flankojn de la vivo de la antikvuloj: la suno, la luno, steloj, nuboj, surĉielaj kaj surteraj dioj en homa koncepto, homoj, bestoj, domoj, tendoj, ĉaroj, vojoj, arboj, pafarkoj, sagoj, bronzaj tamburoj, homaj fingraj kaj piedaj signoj, signoj de bestaj hufoj, primitivaj ciferoj kaj iuj signoj nekonataj. Bestoj estas la ĉefa enhavo de surrokaj bildoj de norda Ĉinio, kion kaŭzis la primitiva paŝta nomadismo de la antikvuloj en norda Ĉinio. Plejparto el ili estas ĉevaloj, ŝafoj, tigroj, lupoj, kameloj, sovaĝaj bovoj, cervoj, hundoj, kiangoj, vulpoj k.a. En la sudaj surrokaj bildoj ĉefe temas pri oferado kaj sorĉista aktivado. En la surrokaj bildoj de Huashan-monto de Guangxi-provinco kaj Cangyuan de Yunnan-provinco plejparte estas bubaloj, simioj, ĉevaloj, hundoj, porkoj k.a.

 

    Laŭ analizo, la antikvuloj notis aferojn kaj esprimis sian volon per surrokaj bildoj, ekz. per la bildo de dioj ili petis ilian benon en evito de katastrofo kaj garantio de riĉrikolto. La granda kvanto da bildoj pri bestoj atestas, ke ili estis nemankeblaj por la vivo de la antikvuloj. Per bildoj pri batalo oni notis la konfliktojn inter triboj, kuraĝigis la batalspiriton kaj montris la venkon, kuraĝon kaj unuiĝon de la batalantoj. Kaj la bildoj pri danco esprimas ĝojon pro venko en ĉasado kaj celebradon de gravaj aferoj.

 


La surroka bildo en Xinjiang  

 

    La plej elstara verko estas "Paŝtado" trovita en Xingdi de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. En la bildo la paŝtisto rajdas sur ĉevalo, antaŭ kiu iras kaproj. La fono estas montodeklivo, sur kiu prosperas du grandaj arboj. Malantaŭ la arboj radias la duona suno. La bildo kun klara kaj strikta strukturo estas tre bela pejzaĝo kaj pastoralo malofte vidata inter surrokaj bildoj.

 


La surroka bildo de Huashan-monto en Guangxi 
 

 

    La surroka bildo de Huashan-monto de Guangxi, sur la kruta mont-muro 250 metrojn super la akvonivelo de Zuojiang-rivero, estas granda kaj impona. En la areo larĝa ĉ. 200 metrojn kaj alta 40 metrojn, oni desegnis pli ol 1800 figurojn. La plejparto el ili estas de homoj altaj 0.3-3 metrojn. La konturitaj homfiguroj estas nudaj, preskaŭ kun sama pozo. Ili tenas siajn brakojn levitaj kaj kaŭras kun la kruroj disetenditaj kaj fleksitaj. Ŝajne ili estas dancantaj. Sub la piedoj de la ĉefa homfiguro desegniĝas hundoj. Ĉe la kapo estas desegnitaj bronzaj tamburoj, la suno kaj aliaj signoj. Evidente, la ĉefa homfiguro, kompare alta, kun spado ĉe la talio, estas tribestro. La tuta bildo kolorigita per ruĝa mineralo montras varman etoson kaj elspiras karakteron de nacimalplimultoj en suda Ĉinio. La esploro montris, ke ĝi havas historion de ĉ. 2 000 jaroj.

 

    La surroka bildo de Cangyuan estas kun tute alia stilo. Ĝi estas simpla strukture. La homa korpo estas renversita triangulo, la kvar membroj estas kvar strekoj, per kiuj oni montras homajn movojn, kaj ĝenerale ne desegniĝas detale la vizaĝo. Tamen, kaj la dancado kaj la ĉasado estas vivecaj. Interalie estas impona bildo pri vilaĝo kun multaj homoj. La elipsa cirklo servas kiel la limo de la vilaĝo, en kiu la domoj staras laŭ la cirklo, kaj la vilaĝanoj estas revenantaj hejmen. Iuj ludas muzikilojn, aliaj alte tenas armilojn kaj pelas bovojn kaj porkojn, kaj triaj per pafarko celas la venkitajn malamikojn, kiuj ankoraŭ postkuras. Tio estas sceno de triumfo.

 


La surroka bildo de Jiangjun-klifo de Lianyungang en Jiangsu 
 

 

    La surrokaj bildoj de Taixi en Hua'an-gubernio de Fujian-provinco apartenas al tiu kulturo, ke la antikvaj ideografiaĵoj estis anstataŭantaj la antikvajn bildojn. Tial la fakuloj nomas ilin "bildaj ideografiaĵoj" kaj studas pri iliaj sencoj. La surroka bildo de Jiangjun-klifo de Lianyungang en Jiangsu-provinco estas gravurita sur ebena nigra roko, 20 metrojn super la marnivelo, 22 metrojn longa kaj 15 metrojn larĝa. La bildo vidigas homojn, plantojn, birdojn, bestojn, stelojn kaj nubojn, interalie la ĉefaj estas homvizaĝoj, kiuj troviĝas super plantidoj kaj aspektas kiel fruktoj de la lastaj. Tio eble estas produktaĵo de la primitiva agrokulturo kaj terkultado.

 

( E l "Enciklopedieto de Ĉinio" )

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng