2013-03-29
 Mokso |
|
 Lasera akupunkturo |
Elektravarma mokso: Eksciti certajn korpajn punktojn per elektra varmo. Malsanoj kuraceblaj per la tradicia mokso povas esti kuracataj per elektra varma mokso.
Krome, troviĝas ankaŭ enkarna pingloresta terapio, t.e. fiksi per sparadrapo la pinglojn enpikitajn en korpajn punktojn je 3-5 tagoj ĝis unu semajno, por fari longtempan eksciton, orela akupunkturo kaj aliaj. Tiuj terapioj ankaŭ bone efikas.
Ĉar akupunkturo kaj mokso povas reguligi la organisman funkcion de homo kaj forigi inflamon kaj doloron, ili povas kuraci multajn malsanojn. Oni trovis, ke ili havas kuracan efikon sur pli ol 200 malsanoj kaj pli bone sur ĉ. 100 malsanoj, inter kiuj troviĝas bakteria disenterio, kontaĝa hepatito, ftizo kaj aliaj kontaĝaj malsanoj; bronka astmo, hipertensio, stomaka doloro, diabeto, paraplegio, dispepsio, enureo kaj aliaj internaj kaj infanaj malsanoj; erizipelo, hemoroidoj, uretra infektiĝo, rena koliko, polucio, impotenteco, neŭrodermatito kaj aliaj kirurgiaj malsanoj kaj dermatozoj; neregula menstruo, nenormala feta pozicio, funkcia uterosangado, graveda vomado kaj aliaj ginekologiaj malsanoj; miopeco, kolorblindeco, orela zumado, akuta tonsilito, denta doloro kaj aliaj; kaj droniĝo en akvo, sunfrapo, ŝoko kaj aliaj.
La Monda Sana Organizo de UN, laŭ klinika sperto, prezentis 40 malsanojn kuraceblajn per akupunkturo kaj mokso, inter kiuj estas kronikaj kaj bakteriaj akutaj malsanoj de la supra spira kanalo, buŝkavo, okulo, gastroenterito, nerva sistemo, muskolo kaj osto.
Tiun nombron multe superas tiu de la malsanoj fakte kuraceblaj per akupunkturo kaj mokso. Kompreneble, akupunkturo kaj mokso ne povas kuraci ĉiajn malsanojn. Ĉar ili ne faras malbonan efikon, oni povas senĉese esplori la kuraceblajn malsanojn kaj profundigi sian konon pri ili.
Kial akupunkturo kaj mokso povas kuraci malsanojn?
Akupunkturo kaj mokso faritaj al korpaj punktoj de homa korpo povas produkti sendolorigan reakcion kaj kuracan efikon sur koncernaj partoj aŭ organoj. Tra kiu vojo akupunkturo kaj mokso produktas tian efikon? Laŭ la tradicia ĉina medicino, oni opinias, ke ili efikas pere de diversaj kanaletoj (ĝinglŭo).
Laŭ ĝinglŭo-teorio, en la homa korpo dise troviĝas multaj vertikalaj trunkaj kanaletoj (ĝing) kaj iliaj multaj branĉoj (lŭo). Ili interkruciĝas en la tuta korpo kaj per tio kunligas histojn de la internaj organoj, epidermon, kapon, trunkon kaj la membrojn. Tial la ekscititaj sentoj de doloro, formikado, ŝveliĝo kaj pezo kaŭzitaj de akupunkturo povas iri tra certaj kanaletoj kaj disetendiĝas. La sentoj faritaj de akupunkturo kaj mokso ĉe certaj korpaj punktoj povas iri tra certaj kanaletoj, atingi koncernajn korpajn partojn aŭ organojn kaj produkti reakcion kaj kuracan efikon. Pro tio ĝinglŭo-teorio povas gvidi la akupunkturan kaj moksan terapiojn.
La nunaj sciencaj laborantoj akceptis la vidpunkton de antikvaj ĉinaj medicinistoj, faris profundan esploradon kaj konstatis la efikon de akupunkturo kaj mokso pere de diversaj kanaletoj.
Ni prenas kiel ekzemplon akupunkturan influon al la korbata rapideco. Akupunkturo al la punkto nejgŭan kaj aliaj de kormalsanulo kun tro rapida korbatado povas regule malrapidigi la korbatadon. Kiam la koro batas tro malrapide, akupunkturo al samaj punktoj povas rapidigi iom post iom la korbaton. En kuracado de kormalsano, tia efiko helpas redukton de la kora troŝarĝo, povas altigi koran pulson kaj akceli resaniĝon de malsanulo. Enpiki en la punkton zusanli kaj aliajn povas fortigi rektuman peristalton por kuraci konstipon kaj ankaŭ malfortigi peristalton de la rektumo kaj dika intesto por kuraci lakson. La reguliga efiko de akupunkturo estas konstatebla en kuracado de malsanoj de sistemoj digesta, spira, sangocirkula, urina, nerva kaj endokrina.
Multaj faktoj pruvis, ke akupunkturo povas kuraci malsanojn pro tio, ke pingla pikado povas altigi imunecon de homa korpo. Ekz., se oni enpikas en la punkton zusanli de kuniklo por 10 ĝis 15 minutoj, la totala nombro de ĝiaj leŭkocitoj pliiĝas je ĉ. 40%, kaj 2-3-hora pikado povas kreskigi la totalan nombron de ĝiaj neŭtraj leŭkocitoj je 60%. Post enpikado de la punktoj zusanli kaj hegu la kapablo de leŭkocitoj por engluti orajn stafilokokojn leviĝis de 48.16% al 71.25%.
Laŭ klinika kaj laboratoria observado, akupunkturo povas forigi doloron eble pro tio, ke la pingla pikado produktas sendolorigan substancon. Oni kunligis sangajn angiojn de du hundoj kaj faris al unu akupunkturan anestezon kaj al la alia operacion, tiam la lasta ne sentis doloron. Malligite, tiu ĉi reakiris normalan senton.
(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)
|