Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kliniĝantaj Turoj
2013-03-29

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    La turo de Pizo en Italio famas tra la mondo pro sia klineco je 5°6' kaŭzita de la sinkado de la grundo. En Ĉinio ankaŭ troviĝas mirindaj kliniĝantaj turoj.

 

    Sur la monto Yuquan de Dangyang-gubernio, Hubei-provinco, staras 13-etaĝa milbudha ferturo, kiu estas okangula kaj altas 17.9 m. Ĝi estas konstruita en 1061 kaj pezas 53 000 kg. La monto etendiĝas de sude norden, tie furiozas norda vento en vintro. Oni konstruis la supran parton de la turo kliniĝantan norden je 1°5' por ke ĝi firme staru en atako de la norda vento. Tiu ĉi plej alta ferturo en Ĉinio nun ankoraŭ majeste staras sur la monto.

 

    Guilong-turo en Chongzuo-gubernio de Guangxi okulfrape staras sur la ŝtona insuleto en Zuojiang-rivero. Ĝi, 25 m. alta, sesangula kaj kvinetaĝa, estas konstruita en 1371 el ligno kaj brikoj. La turo estas kliniĝanta je ĉ. 1°, kion la projektinto intence faris, plene konsiderinte pri la influo de vento, fluo kaj ĝia grundo. Aparte menciindas, ke en la pasintaj 300 jaroj ĝi eltenis la atakojn de ventego kaj inundo.

 


Huqiu-turo de Suzhou (el brikoj) konstruita en 959  

 

    Huqiu-turo en Suzhou de Jiangsu-provinco konstruiĝis en 959. Ĝi estas okangula kaj sepetaĝa brikturo. En konstruado la turo jam kliniĝis pro neegala sinkado de la grundo. Ĉiufoje, kiam oni riparis ĝin, oni intencis korekti ĝian kliniĝon, sed ne sukcesis. En 1976 la bazo fendiĝis kaj rompiĝis iuj ĝiaj brikoj. Post 4-jara riparado ekde 1981, la kliniĝo kaj sinkado de la turo estas haltigitaj. Nun la aksa centro de la supro de la turo devias de la centro de ĝia bazo je 2.32 m., kaj la klineco estas 2°47'.

 


Huzhu-turo de Ŝanhajo (el brikoj kaj ligno), konstruita en 1079, kun alto de 18.82 m. 
 

 

    Huzhu-turo el brikoj kaj ligno sur Tianma-monto en Songjiang-gubernio de Ŝanhajo konstruiĝis en 1079. Ĝi kun alto de 18.82 m. estas sepetaĝa kaj okangula. Fajrego forbruligis ĝiajn lignajn internan subtenilon kaj ŝtuparon. Tial oni ne povas ascendi dum longa tempo. Foje, oni trovis antikvajn bronzajn monerojn en ĝiaj fendoj, kio altiris multajn trezor-serĉantojn, kiuj faris kavon kun diametro de 2 m. ĉe la nordokcidenta bazo. Pro tio la turo serioze kliniĝis je 6°52'. Ĝi ŝajnas esti tuj falonta, tamen ĝi staras jam 200 jarojn.

 

    La turo de Suizhong-gubernio, Liaoning-provinco, estis kliniĝanta je 12° en 1965. Ĝi estas turo kun plej granda klineco en Ĉinio. La brikturo el 3 etaĝoj kaj kun alto de ĉ. 10 m. konstruiĝis en Liao-dinastio (907-1125).

 

    Ĝi havas po unu enirejon en la kvar flankoj. La brikoj surhavas belajn gravuraĵojn. Oni diras, ke nelonge post sia finkonstruiĝo la turo komencis kliniĝi pro la sinkado de la grundo. Longtempe ne riparite, ĝiaj supra kaj malsupra partoj estas grave difektitaj. Tamen ĝi eltenis la atakojn de tertremo kaj inundo dum centoj da jaroj kaj tiel fariĝis miraklo de nordorienta Ĉinio.

 


La brika kaj ŝtona Suojianglou-turo de Jiujiang, konstruita en 1585, kun alto de ĉ. 35 m. 
 

 

    La brika kaj ŝtona Suojianglou-turo de la urbo Jiujiang, Jiangxi-provinco, estas konstruita en 1585. Ĝi estas sepetaĝa, kun alto de ĉ. 35 m. kaj en formo de sesedra konuso. Ĝi iom post iom kliniĝis pro la atakoj de vento, pluvo kaj tertremo dum la pasintaj 400 jaroj. Precipe en 1938, la turo estis trafita trifoje de kanonado de japana militŝipo, tamen ĝi ankoraŭ staras ĉe Yangzi-rivero kiel la simbolo de la urbo.

 

    La pitoreska Yunnan-provinco havas multajn antikvajn turojn. Sur la monto Cangshan de Dali staras 19 montpintoj, sur kiuj oni konstruis 19 turojn. Plejparto de la turoj jam disfalis de fortaj tertremoj. La restantaj tri turoj en la templo Chongsheng kaj Shegu-turo estas kliniĝantaj en malsamaj gradoj. Estas pli mirinda la Arbobrakumita Turo en la urbo Mangshi. Ĝi estas konstruita el brikoj kaj ŝtonoj antaŭ 500 jaroj. Neniu scias, kiam elkreskis banjano el ĝia supro. La arbo bone kreskas en milda klimato, ĝiaj radikoj etendiĝas en la teron sub la turo. Ĝi altas je pli ol 20 m. kaj preme klinis la turon, tamen la dikaj radikoj strikte ĉirkaŭbrakumas la turon, tiel ke la lasta ne falas. Jen mirinda spektaklo!

 

( E l "Enciklopedieto de Ĉinio" )

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng