Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Loĝlokoj de Paleoantropoj
2013-03-29

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Ĉinio estas unu el la fontoj de la homa civilizacio. Granda kvanto da loĝlokoj de paleoantropoj trovitaj iom post iom malkaŝis la evoluadon de la historio de Ĉinio.

 

    Antropologoj opinias, ke la plej rektaj prapatroj de la homaro estas lama-paleoantropoidoj vivantaj antaŭ 14 milionoj da jaroj. Ĉinaj arkeologoj trovis jam fosiliojn de lama-paleoantropoidoj en la gubernioj Kaiyuan kaj Lufeng de Yunnan-provinco. Ĝuste pro tio Ĉinio, Hindio kaj orienta Afriko estas rigardataj kiel la plej fruaj fontoj de la homaro.

 

    Lama-paleoantropoidoj jam povis iri rektestare kaj uzi neprilaboritajn bastonojn kaj ŝtonpecojn en ĉasado, sed ankoraŭ ne sciis fari instrumentojn. Antaŭ 2-3 milionoj da jaroj aperis homoj, kiuj sciis fari instrumentojn. Ĉar ili konservis en si multajn trajtojn de paleoantropoidoj, tial ili estis nomataj simihomoj. E1 la fosilioj de simihomoj trovitaj en Ĉinio la plej famaj estas tiuj de Yuanmou-, Lantian- kaj Pekin-homoj.

 

    Yuanmou-homoj vivis antaŭ 1.7 milionoj da jaroj. Ili ricevis la nomon pro tio, ke ili estis trovitaj en Yuanmou-gubernio de Yunnan-provinco. La homaj fosilioj estis la plej frue trovitaj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Azio. En 1963 kaj 1964 oni trovis en Lantian-gubernio de Shaanxi-provinco kraniojn, suprajn kaj malsuprajn makzelojn kaj dentojn de simihomoj vivantaj antaŭ 800 000 jaroj kaj nomis ilin Lantian-homoj. Ĉi tiuj havas tre dikan kranion kaj larĝan fruntalon kliniĝantan rimarkinde malantaŭen, kun proksimume 780 mililitroj da encefalo. Ili vivis en Ĉinio malpli frue ol Yuanmou-homoj. Pli poste estiĝis Pekin-homoj antaŭ 500 000 jaroj.

 


Pekin-homo
 

 

    Okcidente de Zhoukoudian sudokcidente de Pekino troviĝas du montetoj. La orienta nomiĝas Longgu-monto. Antaŭ 500 000 jaroj primitivaj homoj vivis en tiu loko. Oni nomis ilin Pekin-homoj. Decembre de 1929 ĉinaj arkeologoj trovis fosiliojn de Pekin-homoj en kaverno ĉe la norda deklivo de la monto. Ili faris modelon de pekin-homa kapo laŭ la trovitaj fosilioj: Ĝi havas malaltan kaj platan frunton, elstarajn zigomojn, dikan kranion kun 1075 mililitroj da encefalo kaj etendiĝantan mentonon. Ĝi portas multajn trajtojn de simihomoj.

 

    En la lastaj jardekoj oni elterigis ĉe la monto ostajn fosiliojn de pli ol 40 Pekin-homoj, centmil ŝtonajn instrumentojn faritajn kaj duonfaritajn, nombron da ostaj kaj kornaj laboriloj. En la kaverno oni trovis spurojn de Pekin-homoj en fajro-uzado kaj cindron 6-metre dikan. Tie lasiĝis bestaj kaj fiŝaj ostoj kaj plantaj semoj, kio montris, ke Pekin-homoj sciis uzi fajron por lumigo, varmigo kaj manĝaĵ-rostado. Ili vivis kelkdekope en primitiva stato de miksedziĝo. Ili parolis simplan lingvon. Pro ekstreme malfacila vivo ili vivis mallonge. La elterigitaj ostaj fosilioj montris, ke triono de ili mortis en la aĝo de malpli ol 14 jaroj.

 

    Post 200 000 — 300 000 jaroj la simihomoj evoluis al paleoantropoj. En Ĉinio oni trovis jenajn fosiliojn de paleoantropoj: Maba-homoj en la vilaĝo Maba de Shaoguan de Guangdong-provinco, Changyang-homoj en Changyang-gubernio de Hubei-provinco kaj Dingcun-homoj en la vilaĝo Dingcun de Xiangfen-gubernio de Shanxi-provinco. Kompare kun Pekin-homoj ili pli similas al la nunaj homoj. Ekz., la kranio de Maba-homoj estas pli maldika ol tiu de simihomoj kaj ilia frunto pli plena; la supra makzelo de Changyang-homoj ne etendiĝas; kaj iuj trajtoj de la dentoj de Dingcun-homoj similas al tiuj de la nunaj mongoloj. Dingcun-homoj jam sciis fari diversajn hakilojn unu- kaj plur-klingajn. Ilia socio jam iris en la stadion de samsanga amas-edziĝo. Tio montris, ke ili transiris de la primitiva homamaso al la klana sistemo.

 


Kavernhomo 
 

 

    Antaŭ 40 000 — 50 000 jaroj la paleoantropoj evoluis al novaj homoj, kiuj perdis trajtojn de simihomoj kaj tre similas al la nunaj homoj. En Ĉinio oni trovis jenajn fosiliojn de novaj homoj: Liujiang-homoj en Liujiang-gubernio de Guangxi, Ziyang-homoj en Ziyang-gubernio de Sichuan-provinco, Hetao-homoj en Hetao-regiono de la Interna Mongolio kaj kavernhomoj sur Longgu-monto ĉe Zhoukoudian de Pekino.

 

    La kavernhomoj estis la plej evoluintaj el la novaj homoj. Ili vivis antaŭ 17 000 jaroj. Ili tre similis al la nunaj homoj. Ili faris ŝtonajn kaj ostajn instrumentojn per frotado kaj borado, kunkudris felojn kiel veston per osta kudrilo, kunligis bestajn ostojn kaj konkojn por fari ornamaĵojn kaj ellernis la metodon uzi fajron. Ili havis simplan labordividon laŭ malsamaj seksoj kaj vivis en la matriarka socio, en kiu la fratoj de unu klano kolektive edziĝis al la fratinoj de alia klano.

 


Domo de Banpo-homoj  

 

    En 1921 oni trovis loĝlokon de homoj de la malfrua neolitiko en Mianchi-gubernio de Henan-provinco. Arkeologoj nomis ĝin ruino de Yangshao-kulturo. Poste oni trovis plurajn ruinojn de Yangshao-kulturo, el kiuj la plej fama estas Banpo-ruino prifosita en 1952, apud Xi'an de Shaanxi-provinco. Yangshao-kulturo aperis en la prospera periodo de la matriarka komunumo antaŭ 6 000 — 7000 jaroj. Banpo-ruino okupis areon de ĉ. 50 000 kvadrataj metroj. Ĝi dividiĝas en lokojn por loĝado, ceramikado kaj tomboj. Tie oni trovis grandan kvanton da sinapaj kaj brasikaj semoj kaj porkaj, hundaj, bovaj, ŝafaj, ĉevalaj kaj kokaj ostoj. Tio montris, ke tiutempe oni jam kulturis legomojn kaj bredis brutojn, kaj agrikulturo jam fariĝis ekonomia bazo. La elterigitaj fiŝretaj pezaĵoj, fiŝhokoj, fiŝĉasiloj kaj sagpintoj montris, ke la tiamaj fiŝado kaj ĉasado ankoraŭ okupis gravan lokon en ilia vivo.

 


Argila ding en periodo de Dawenkou-kulturo
 

 

    La postaj Dawenkou-kulturo kaj Longshan-kulturo estis pli progresaj ol Yangshao-kulturo. La ruino de Dawenkou-kulturo estis trovita en 1959 unuafoje en Tai'an-gubernio de Shandong-provinco. Tiu kulturo daŭris de antaŭ 4 000 jaroj ĝis antaŭ 2 000 jaroj a.K. La prifosita tombejo de la klana komunumo montris grandan diferencon inter la kvantoj de entombigitaj objektoj. Krome oni trovis ankaŭ geedzojn en sama tombo. Tio montris, ke la tiama socio ekiris en la stadion de la patriarka klana komunumo, en kiu aperis diferenco inter riĉeco kaj malriĉeco kaj praktikiĝis monogamio.

 

    Longshan-kulturo portas la nomon pro tio, ke ĝia ruino estis trovita en 1928 unuafoje en Longshan-urbeto de Zhangqiu-gubernio de Shandong-provinco. Ĝi prosperis antaŭ 4 000 jaroj ĉefe en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero, tuj post Dawenkou-kulturo. Tiam la patriarkeco jam evidentiĝis. Kun apero de privata havaĵo, en la matriarka klano la pozicio de la patriarko estis malsama ol tiu de la ordinaraj membroj, kaj ankaŭ tiu de la liberuloj tute diferencis de tiu de la sklavoj. Komenciĝis disfali la klana socio daŭrinta dekmilojn da jaroj kaj estis baldaŭ naskiĝonta nova socisistemo sklavismo.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng