Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikva Enciklopedio "Yongle Dadian"
2013-03-29

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    "Yongle Dadian" estas la plej frua kaj plej granda enciklopedio en la historio de la ĉina kulturo; ĝi estas ankaŭ la plej granda antikva enciklopedio en la mondo. Ĝi aperis en 1408, la sesa jaro de Yongle-erao de Ming-dinastio (1368-1644), tial oni nomas ĝin "Yongle Dadian" (Dadian ĉinlingve signifas grandan enciklopedion).

 

    Tiun gigantan enciklopedion kompilis kaj interpunkciis pli ol 3 000 personoj dum 5 jaroj. Ĝi prenis materialojn el 7 000-8 000 libroj, el kiuj la plej fruaj estis verkitaj antaŭ 221 a.K., kaj la plej lastaj — en la fruaj jaroj de Ming-dinastio. Ili estas konfucianismaj klasikaĵoj, historiaj libroj, verkoj de diversaskolaj erudiciuloj, beletraj antologioj, budaismaj sutroj, taŭismaj klasikaĵoj, medicinaj verkoj, dramoj, popularaj rakontoj, verkoj pri metiartoj kaj agronomio, ktp. Ĝi havas entute 22 877 volumojn, inkluzive de 60 volumoj da enhavotabelo kaj aranĝo-klarigo. Bindita en 11 095 kajerojn, ĝi havas 370 milionojn da ideografiaĵoj. Tia grandskala kompilado kaj tia ampleksa enhavo estas malofte vidataj en la kultura historio de la mondo.

 

    Ĝia enhavotabelo estas aranĝita laŭ rimoj de ideografiaĵoj. Estas donitaj prononco kaj signifo sub ĉiu artikolo, kiu staras en kvar skribmanieroj. Kolektiĝas en ĝi materialoj pri astronomio, geografio, personuloj, okazintaĵoj, objektoj, prozaĵoj, poemoj kaj eĉ anekdotoj. Sub ĉiuj ĝiaj artikoloj troviĝas plenaj pecoj, ĉapitroj aŭ paragrafoj el originalaj materialoj, sen ajna reviziado. Tial ĝi komplete konservas multajn klasikajn dokumentojn antaŭ la jaro 1368. 200 jarojn poste, dum Qianlong-erao (1736-1795) de Qing-dinastio oni kopiis pli ol 500 jam perditajn verkojn el "Yongle Dadian" dum kompilado de "Si Ku Quan Shu", kolekto de konfucianismaj klasikaĵoj, historiaj eventoj, verkoj de diversaskolaj erudiciuloj kaj beletraj antologioj.

 


La kovrilo de "Yongle Dadian" 
 

La interna folio de "Yongle Dadian" 

 

    "Yongle Dadian" suferis je pluraj katastrofoj. Komence ĝin oni konservis en la biblioteko Wenyuange de Nankino. Post kiam finkonstruiĝis la Imperiestra Palaco en Pekino, la kortego de Ming-dinastio prenis Pekinon kiel sian novan ĉefurbon. Ankaŭ "Yongle Dadian" estis transportita al la dokumenta domo en la palaco. En 1557 incendio okazis en la palaco. Feliĉe, la fajro estis estingita kaj "Yongle Dadian" estis savita. Poste, imperiestro Shizong (1521-1566 sur trono) de Ming-dinastio timis, ke la ununuran kompleton de "Yongle Dadian" trafus alia akcidento. Li ordonis 109 klerulojn en la kortego fari kopion, kiun ili plenumis post 5 jaroj. De tiam la originalo kaj ĝia kopio estis konservitaj respektive en la bibliotekoj Wenyuange kaj Huangshicheng. Je la fino de Ming-dinastio Wenyuange estis forbruligita kaj ankaŭ la originalo. Kiam oni kompilis "Si Ku Quan Shu" en Qianlong-erao, pli ol 2 000 volumoj de la kopio estis ŝtelitaj de oficistoj. En 1900, kiam la Okpotenca Alianca Armeo invadis Ĉinion, "Yongle Dadian" renkontis fatalon, parto de ĝi estis forbruligita, kaj la resta parto estis preskaŭ tute forrabita kaj transportita al Britio, Usono, Francio, Japanio kaj aliaj landoj.

 

    Post la fondiĝo de la popola respubliko en 1949, la registaro metis grandan atenton al kolektado kaj ordigo de "Yongle Dadian". Post serĉado kaj kolektado nun pli ol 200 kajeroj jam estas retrovitaj. Nun estas 730 volumoj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio ")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng