Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Tianjin-a E-Asocio faris interŝanĝojn kun s-ro Bruno Henry el Francio
2013-03-29

Teksto kaj fotoj de HAN ZUWU

 

 
S-ro Han Zuwu (la unua de dekstre) kaj s-ino Lin Lisha (la unua de maldekstre) bonvenigas s-ron Bruno Henry kaj s-inon Zhang Manjuan ĉe la stacidomo de la urbo Tianjin.
 

 S-ro Han Zuwu kaj s-ro Bruno Henry dum vizito al la antikva kultura strato de la urbo Tianjin
 

S-ro Han Zuwu (la dua de maldekstre), prezidanto de la Tianjin-a E-Asocio, s-ro Cao Baozhu (la unua de dekstre), ĝenerala sekretario de la asocio, s-ino Wang Jingrong (la dua de dekstre), vicĝenerala sekretario de la asocio, s-ino Lin Lisha (la unua de maldekstre) kune kun s-ro Bruno Henry kaj s-ino Zhang Manjuan
 

 

    En la 24a de marto de 2013 s-ro Bruno Henry, fervojista esperantisto el Francio, venis al la urbo Tianjin en norda Ĉinio, akompanate de s-ino Zhang Manjuan, membro de la Ĉina Fervojista E-Asocio el la urbo Changsha de la provinco Hunan. Kiel amiko kaj kolego en la fervoja rondo de s-ro Bruno Henry, s-ino Zhang Manjuan akompanis lin en la vizito al Pekino kaj en la renkontiĝo kun pekinaj samideanoj antaŭ alveno al Tianjin.

 

    En Tianjin s-ro Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a E-Asocio kaj tiu de la Ĉina Fervojista E-Asocio, kaj aliaj lokaj esperantistoj fervore akceptis s-ron Bruno Henry kaj s-inon Zhang Manjuan. Ili kunsidis en gaja atmosfero kaj reciprokis informojn pri la situacio de la fervoja kampo de la du landoj kaj pri aktivadoj far la ĉinaj kaj francaj esperantistoj.

 

    S-ro Bruno Henry persone ĝuis la oportunecon de la ekspresa trajno de Pekino al Tianjin kaj ĉirkaŭrigardis la urbon Tianjin. Li kun afableco invitis la samideanojn de Tianjin al la 65a Internacia Fervojista E-Kongreso okazonta en la urbo Bordeaux en sudokcidenta Francio.

 

    Posttagmeze de la sama tago, la Tianjin-a E-Asocio regalis la du gastojn.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng