Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina verkisto Mo Yan akceptis la premion por "mondinfluaj ĉindevenuloj"
2013-04-01


Mo Yan faras parolon, akceptinte la premion. 

 

    Vespere de la 30-a de marto okazis premio-dona ceremonio kun la titolo "Mondo belas pro vi: mondinfluaj ĉindevenuloj 2012-2013 en la "Centjariĝa Halo" de la Pekina Universitato, Ĉinio. Oni atribuis 11 premiojn al 8 personoj kaj 3 grupoj en la ceremonio. Majstro Xing Yun akceptis la "dumvivan honoran premion de mondinflua ĉindevenulo", kaj aliaj, inkluzive de Mo Yan, fama ĉina verkisto kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo por 2012, akceptis la premiojn por "mondinfluaj ĉindevenuloj".

 

    Mo Yan diris en sia parolo farita en la ceremonio, ke kvankam li gajnis la Nobel-premion, tamen li ne aŭdacas fieri, ĉar multaj homoj silente faras siajn laborojn en la mondo kaj same kontribuas al la homaro, eble ili havos nenian ŝancon akcepti la premion starante sur ĉi tiu luksa scenejo, sed neniu devas ilin forgesi.

 

    La premio por la mondinfluaj ĉindevenuloj estas honoro por tutmondaj ĉindevenuloj, ĉiujare oni faras ĝian elektadon. Ĝi estis okazigita de la Feniksa Satelita Televida Stacio en la jaro 2006 kaj subtenanta de multaj ĉinlingvaj amaskomunikiloj en- kaj eksterlandaj. La ĉi-foja premio-dona ceremonio daŭre observis la antaŭajn regulojn por elekti la mondinfluajn ĉindevenulojn en 5 kampoj, inkluzive de la scienca, publikafera, sporta, kultura kaj arta, kaj la "esper-stela" (speciale por neplenaĝuloj).

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng