2013-04-01
 La kosmoŝipo Shenzhou-10 atingis la Jiuquan-an Satelit-lanĉan Centron. |
La 31-an de marto la kosmoŝipo Shenzhou-10 estis transportita de Pekino al la Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro en Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Tio signifas, ke la kosmoŝipo Shenzhou-10 eniris en preparan periodon por la lanĉo.
Laŭ aranĝo la kosmoŝipo Shenzhou-10 estos lanĉota inter junio kaj aŭgusto. Tiam ĝi kun tri kosmonaŭtoj kupliĝos kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1 iranta laŭ la orbito. Tio estos plej longa fluado de kosmoŝipo en la spaco.
Dum flugado en la spaco la kosmoŝipo Shenzhou-10 faros provon pri flugado kunigante kun Tiangong-1, pri permana kaj aŭtomata kunligo kun ĝi por plue konfirmi teknologian fidindecon. Tio estas ankaŭ baza teknologio necese posedata en la estonta konstruado de spacostacio. Krome Shenzhou-10 faros novan provon pri rondflugado.
Zhang Bainan, ĝenerala projektisto de la komoŝipo Shenzhou-10, diris, ke post flugado de pli ol unu jaro la cel-spacoveturilo Tiangong-1 estas en bona stato por kunligi kun la kosmoŝipo Shenzhou-10. Nuntempe estas plenumitaj muntado kaj testado de la transporta raketo Changzheng-2F, per kiu Ĉinio lanĉos la kosmoŝipon Shenzhou-10. La raketo estos transportota al la satelit-lanĉa centro en Jiuquan.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|