Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mi Malkonstruas Nur Mian Etaĝon
2013-04-02

    Afanti prunteprenis cent arĝentajn monerojn de iu riĉulo por konstrui al si domon kun du etaĝoj. La tuta familio partoprenis en la konstruado. La domo fine estis konstruita, sed Afanti kaj liaj familianoj ankoraŭ ne enloĝiĝis . la riĉulo vidis, ke la nova domo estas tre bela, kaj planis preni la supran etaĝon kiel repagon de Afanti. Se ĉi tiu ne konsentos, li devigos lin tuj redoni la monsumon.

 

    "Bonege, bonege!" Aŭdinte la vortojn de la riĉulo, Afanti montris neniom da malkonsento kaj daŭrigis: "Mi ĝuste estas ĉagrenita de ŝuldo. Jen estas bona rimedo repagi. Ni do agu laŭ via opinio!"

 

    La tuta familio de la riĉulo fieraĉe transloĝiĝis en la supran etaĝon de la nova domo. Post kelkaj tagoj Afanti invitis dekon da najbaroj, kiuj komencis detrui muron de la domo per hojoj. Aŭdinte la bruegon, la riĉulo tuj elŝovis sian kapon el la fenestro por esplori kaj surpriziĝis: "Ĉu vi freneziĝis, Afanti? Pro kio vi malkonstruas la novan domon?"

 

    "Restu trankvile en via hejmo. Tio vin ne koncernas," respondis Afanti kaj daŭrigis detrui la muron.

 

    "Kio? Tio centprocente koncernas min!" La riĉulo tiel maltrankviliĝis, ke li malpacience piedfrapadis la plankon kaj kriegis: Mi ja loĝas en la supra etaĝo. Kion fari, se la domo falos?"

 

    "Ĉu gravas?" demandis Afanti. "Mi malkonstruas nur mian etaĝon, ne la vian. Vi bone zorgu vian etaĝon, por ke ĝi ne falu kaj premvundu nin! Post tiuj vortoj Afanti kaj najbaroj daŭrigis sian malkonstruadon.

 

    La riĉulo povis fari nenion alian ol fleksi antaŭ Afanti: "Mia bona Afanti, mi petas, ke vi vendu al mi vian etaĝon pro nia amikeco, ĉu bone?"

 

    "Ĉu vi volas aĉeti? Do konsentite, vi pagu al mi ducent arĝentajn monerojn," respondis Afanti. Kaj tiel la riĉulo devigite konsentis aĉeti la domon.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng