Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Preni Azenon Kiel Modelon
2013-04-02

    En la ĉefurbo Afanti klaĉis al urbanoj, ke lia azeno estas pli saĝa ol la ĉefministro. Kiam la vortoj atingis la ĉefministron, li tuj sendis soldatojn kapti Afanti kaj tiri lin antaŭ la reĝon, al kiu li akuzis, ke Afanti kalumnias lin, kaj postulis severan punon al Afanti.

 

    La reĝo indigne demandis al Afanti: "Ĉi tio estas grava afero. Se vi ne povos pruvi vian aŭdacan aserton, mi senkapigos vin."

 

    "Kompreneble!" konsentis Afanti. "Foje mi, rajdante sur mia azeno, transpasis lignan ponteton. Unu kruro de la azeno hazarde enfalis en trueton sur la ponto, tiel ke la besto stumblis. Sed ĝi fine, kvankam pene, eltiris la kruron. Baldaŭ mi revenvoje rajdis sur mia azeno trans la saman ponton. Kion vi supozas? Ĉi-foje mia azeno ĉirkaŭpasis la trueton, tiel ke ĝia transiro okazis sen akcidento. Sed koncerne vian ĉefministron, li multfoje ŝtelis monon el la ŝtata trezorejo, kaj civitanoj multfoje denuncis lin pro lia ŝtelado. Li tamen ankoraŭ etendas sian grasan manon en la regnan kason. Via Reĝa Moŝto, ĉu mia azeno ne estas pli saĝa ol via ĉefministro?"

 

    La imperiestro ridegis. "Ĝi estas pli saĝa," li diris kaj poste admonis sian ĉefministron, "Afanti pravas. Vi prenu la azenon de Afanti kiel vian modelon."

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng