Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Erlang kaj la Sep Sunoj
2013-04-02

    Sur la orienta bordo de Ĉajbaj-rivero, oriente de Pekino, sin trovas la vilaĝo Vejgiadian, ĉe kies okcidento estas monteto, sur kiu staras la Templo de Erlang. Sur la roko de la nordorienta angulo de la monsupro, troviĝas kavo en formo de plandumo, kaj dekstre de la kavo, ne malproksime, unu puto. Inter tieaj loĝantoj estas interrakontata la legendo pri "Erlang kaj la sep sunoj".

 

    En tre, tre antikva tempo, ekzistis tiam kune sep sunoj. Apenaŭ unu subiris, jam leviĝis alia. Ili alterne , unu tuj sekvante alian, sen interrompo, kaj neniam mallumis la ĉielo. La tutan tagon oni estis preme sufokataj de la varmego. Se oni metus pecon da pasto sur muron, ĝi estus tuj roste karbonigita. Sennombraj homoj mortis pro la varmego. La popolo ĉiam pensas kun ĉagreno en la koro: "Estas tro multe da sunoj, kiel tenos sian vivon la homoj. Sed neniu el ili havis ian kontraŭ-rimedon.

 

    Ĝuste tiam aperis viro nomata Erlang, kun staturo alta, vizaĝo nigrebruna kaj korpo tre fortika. Li ankaŭ malkontentis pri tromulteco de la sunoj. Aŭdinte la plendojn de la popolo, li ankoraŭ pli koleriĝis en si, kaj firme decidis iri por batali kontraŭ la sunoj. Tion sciinte, la popolo treege ĝojis. Kien ajn Erlang iris, lin bonvenigis ĉiuj.

 

    Ĉe la komenco, kiam Erlang postkuris la sunojn, kaj kaptis unu, li ne trovis lokon por teni ĝin, kaj ĝi tuj forkuris, dum li komencis kapti la duan. Kaj kiam li kaptis la trian, malaperis same jam la dua. Li ĉiam ne sukcesis ilin subigi al si.

 

    Poste, li elpensis rimedon: li portis surŝultre du montojn per vektego kaj ekĉasis la sunojn. Ĉifoje li tuj premis sub la monton ĉiun sunon, kiun li kaptis. Post longa persekutado, li fine sukcesis subpremi jam ses sunojn. Tiam, Erlang iom laciĝis pro la kurado, kaj mem ne memoris kiom da sunoj li jam kaptis kaj kiom restas ankoraŭ nekaptitaj. Li do daŭre postkuris antaŭen senhalte.

 

    Iun tagon, atinginte la orientan bordon de Ĉaŭbaj-rivero li efektive tro lacigita, kaj eksidis por iom ripozi. Tiam li eksentis doloreton ĉe la piedoj. Demetinte la ŝuojn, li trovis vezikojn surr la piedoj, kaj en la dua ekrigardo trovis tre multe da ŝtonetoj en la ŝuoj, li ne povis deteni sin de rido: "Ha, estas vi, kiuj turmentas min!" Li elŝutis la ŝtonetojn, kiuj formiĝis tuj la monteto, nun situanta okcidente de la vilaĝo Vejgiadian.

 

    Refreŝiĝinte per ripozo, Erlang surmetis la ŝuojn kaj reprenis la vektegon por iri kaj rigardi sur la monton, kie la suno nun estas. Sed li neniel povis ĝin trovi. Ĝuste kiam li malpacienciĝis, li vidis, ke leviĝis el la oriento la suno. Erlang batis la teron per la maldekstra piedo kaj per la vektego tenata en la dekstra mano, laŭte kriegante: "Kien nun vi povas forkuri?" La kriego terurigis la sunon, kaj tiu sin retiris.

 

    Kiam Erlang malsupreniris de sur la monto, la suno jam malaperis. Ĉagrenite enkore, li vidis amason da popolanoj venantaj renkonte kaj alparolante lin ridetante: "Ne necesas plu persekuti ĝin, Erlang, nun restas nur tiu ĉi suno sola." "Kiel vi tion eksciis?" demandis Erlang. Iu popolano respondis: "Tiutage mi iris en kampon kaj vidis unu sunon ploranta sub portulako*. Mi demandis ĝin, kial ĝi ploras. Ĝi diris: ‘El miaj sep fratoj ses pliaĝaj estis ĉiuj premitaj de Erlang sub la montoj, nun restas nur mi sola, sed li ankoraŭ ne volas min indulgi. Kion fari?’ " Ĉe tio ĉi Erlang eksplodis per rido: "Ha, ha, restas nur unu suno, do mi ĝin indulgos. Bonvolu ĝin venigi ĉi tien, mi havas vortojn por ĝi."

 

    La popolanoj alkondukis la sunon, al kiu diris Erlang: "Mi ne malliberigos vin, sed vi devas sekvi la vorton de la popolo, ne estu maldiligenta, nek tro komplezema, leviĝu matene el la oriento kaj reiru vespere en la direkto de la okcidento. La homo bezonas ripozon, kion ankaŭ vi." La suno konsentis ĉion volonte.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

    ----------

 

    *Portulaca Oleracea: kreskaĵo malfacile sekigebla per sunumo, laŭ legendo, la suno ne volas ĝin sekigi por rekompenci ĝian bonfaron, esti savinta la vivon de la suno.

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng