2013-04-02
Trad. Laŭlum
La Katoj Deziras Ŝanĝi Sian Profesion
Katoj sen labor' ĝeniĝas de l' ted-hor',
venas ili kunen por interparil':
Musoj, ratoj, idoj tute ekstermiĝis,
ni ne devas senlabore grenon manĝi,
tuj rapidu peni profesion ŝanĝi.
(Popolkanto el Anhuj-provinco, Ilustris Juan Junfu)
Navede Kuras sur Rivero Fiŝ-boatoj
La cent-lia* fluo ondas persikflore,
sur-rivere fiŝ-boatoj navedkuras,
Remas amatino kaj l' amato ret-ĵetadas,
ret' post reto ili kaptas la printempon.
(Popolkanto el Hunan-provinco, Ilustris Mi Gu)
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng
------
*Lio=1/2 kilometro.
|