Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
E-agado en Kunming, Yunnan
2013-04-02


S-ro Dieter Rooke (meza) kaj lia ĉindevena edzino Liu Jun (tria de maldekstre) kaj membroj de Yunnan-a E-Asocio 

 

    Julie 2012 la 45-a konferenco de ILEI laŭplane okazis en la Profesia Artkolegio de Kunming, Yunnan, Ĉinio. Post la konferenco tie la Esperanto-movado antaŭenpaŝas plu.

 

    1. Meze de aŭgusto 2012 la Yunnan-a E-Asocio akceptis geedzan paron el Svislando s-ro Dieter Rooke kaj lia ĉindevena edzino Liu Jun por starigi kunlaboron kun ni.

 

    2. En la lastaj tagoj de aŭgusto 2012, post UK en Hanojo, Vjetnamio kelkaj nepalaj esperantistoj venis al Kunming kaj ni donis al ili helpon.

 

    3. Septembre 2012, sub la helpo de Stefan MacGill kaj Arko ni kontaktis doktorinon Alessandra Madella en Italio, kaj post sep monatoj ni sukcese invitis ŝin al la kolegio por instruado. Ŝi jam atingis la urbon Kunming en la lasta semajno. Ŝi instruos kursojn de komunikilo, la itala lingvo kaj Esperanto.

 

    4. Decembre 2012 Yunnan-a E-Asocio elektis sian novan estraranon, kaj s-ro Duan Yongxing, estro de la Profesia Artkolegio de Kunming, fariĝis ĝia prezidanto.

 

    5. Januare 2013 rekomendite de s-ro Wang Minhao kaj s-ino Yu Jianchao oni decidis, ke la 67-a Kongreso de Internacia Fervojista E-Federacio okazu en Kunming, Ĉinio 2015.

 

    6. En la 29a de marto 2013 nia prezidanto Duan Yongxing invitis du esperantistinojn al vespermanĝo, interalie unu venis el Rusio kaj la alia estis italo, doktorino Alessandra Madella.

 

(el Zhang Lianjin, membro de Yunnan-a E-Asocio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng