Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Marto 2013
2013-04-02

    01-09: 20-a E-Korusa Semajno ĉe Pireneoj en La Bastide-sur-l'Hers, Francio, sub la gvido de eksterlanda korusestro. 5 horoj da taga kvarvoĉa kantlaboro, turismo, kulturo, koncerto, bona manĝo, ktp. adr.: Jorgos Esperanto - Mirevia, FR-11420 Lafage, Francio. TTT-paĝo: http://esperanto. ariege.free.fr; retpoŝto: tutpeko@aliceadsl.fr.

 

    04-08: Intensa E-kurso en Herzberg (kun Popolaltlernejo en Osterode) en la Esperanto-Centro Herzberg am Harz, Germanio. adr.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. tel.: +49-(0)5521-5983. retpoŝto: esperantozentrum@web.de.

 

    04-11: Balkana Esperanto-Ski-Semajno en Sofio, Vitoŝa montaro. Skiado en la montaro, dormado en Sofio aŭ en la montaro laŭ financaj ebloj, gustumado de naciaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, renkontiĝoj kun sofiaj esperantistoj. adr.: UPIEK, Bulv. Slivnica 204, BG-1202 Sofio, Bulgario. retpoŝto: lasto@mail.bg, kopio: lasto11@yahoo.co.uk.

 

    07-11: Bibliaj Tagoj en Trento, Italio. Ekumenaj bibliaj tagoj kunigas kristanajn aŭ almenaŭ spirite malfermitajn esperantistojn por okupiĝo pri tekstoj el la Biblio, ekskursoj kaj ekumenaj rilatoj (katolika, protestanta, ortodoksa), kaj kantado i.a. el la ekumena kant- kaj preĝlibro Adoru. adr.: Stefan Lepping, Mellinstr.5, DE-59457 Werl, Germanio. retpoŝto: stefanlepping@gmx.de.

 

    09-16: Mediteranea Esperanto-Semajno sur la Lazura Marbordo, St.-Raphael, Résidence Val d'Esquière, Les Issambres, Francio. Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro! adr.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphael, Francio. tel.: +33(0)4 94 83 06 88. retpoŝto: prezmoni@hotmail.com.

 

    13-17: Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) en la feriejo Los Cocos, Santa Cruz del Norte, Kubo. Kunsido de la Komitato de KEA, klerigaj, fakaj, distraj, artaj kaj sportaj aranĝoj, diskoteko kaj ĉiutaga radioelsendo. adr.: Kuba Esperanto-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Kubo. TTT-paĝo: xa.yimg.com/kq/groups/16043420/1888450534/name/kero2013_ub.pdf.

 

    13-17: Bibliaj Tagoj kun Adoru en Strasburgo, Francio. Internacia ekumena renkontiĝo kun prelegoj pri Biblia temo, kantado kaj preĝado.

 

    15-17: Junulara Esperanto-Renkontiĝo, JER en Győr, Hungario. JER estas la printempa aranĝo de Hungara Esperanto-Junularo. Krom diversaj amuzaj programoj okazos ankaŭ jarkunveno de la asocio. adr.: Hungara E-Junularo. TTT-paĝo: www.eszperanto.hu/hej; retpoŝto: hej@esperanto.hu aŭ sarolta.bago@gmail.com.

 

    15-17: 73-a Regiona staĝo de Esperanto en Benoite-Vaux, Loreno, Francio. Originalan literaturon prezentos Anne Jausions. Kursoj por komencantoj kaj progresintoj. TTT-paĝo: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr; http://mulhouse.esperanto.free.fr.

 

    15-17: 9-a Iberia Renkontiĝo en Madrido, Hispanio, meze de la Iberia Duoninsulo, kie renkontiĝos galegoj, valencianoj, katalunoj, leonanoj, portugaloj, manĉanoj ktp, uzante Esperanton. adr.: Hispana Esperanto-Junulara Societo (HEJS). TTT-paĝo: www.esperanto.es:8080/IberiaRenkontigho; retpoŝto: IRoMadrido2013@gmail.com.

 

    16-18: Semajnfinaj Kursoj (A1-C1) kun ekskurseto en Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo, Germanio.

 

    25 mar-01 apr: Printempa Semajno Internacia (29-a PSI) en St. Andreasberg, Harz, Germanio. Programo kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj kaj vizito de la paska leporo. Infanoj kaj junuloj havas sian propran programon. TTT-paĝo: www.esperanto.de/psi; retpoŝto: psi@esperant.de.

 

    27 mar-02 apr: Internacia Junulara Festivalo, IJF-2013 en Ostuni (Brindisi), en la suna suda Italio apud la maro. Tradicia kaj fama internacia aranĝo de eŭropa junularo. TTT-paĝo: http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?lang=eo; www.facebook.com/events/149023481906924.

 

    29 mar-01 apr: 6-a Mezorienta Esperanto-Kunveno en Erevano, Armenio. Renkontiĝo de esperantistoj el mezorientaj landoj. La vera Meza Oriento, belegaj urboj, bonega etoso. Homoj povas veni antaŭ aŭ post la kunveno kaj povas pasigi tempon en Armenio. Prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj. TTT-paĝo: http://uea.org/vikio/La_sesa_Mezorienta_Kunveno_en_Armenujo_en_2013; retpoŝto: mezorienta.kunveno@gmail.com.

 

    30 mar-01 apr: Valpurga Nokto - magia aventuro en la Harz-montaro, legendo de sorĉistinoj sur la monto Brocken en Germanio. E-kurso, kunveno kun la temo: "Harz-montaro kaj lokaj, regionaj legendoj", komuna kantado.

 

    30 mar-01 apr: 4-a MEVO en Kvarnero, Kroatio. Marborda evento en Opatija/Abbazia. adr.: Orbis Pictus de Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste, Italio. tel.: +39-040 767 875, +39-327 98 300 86 (IT), +385 995011912 (HR). retpoŝto: orbispictus@iol.it.

 

    30 mar-06 apr: 4-a PRINTEMPE - Internacia renkontiĝo dum pasko denove en Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, inter Kolonjo kaj Treviro (Trier), ne tro for de Francio, Luksemburgo, Belgio kaj Nederlando. TTT-paĝo: www.esperantoland.org/printempe/#printempe; retpoŝto: lu.esperantolandgmx.de.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng