Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping revenis al Pekino
2013-04-02


Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan en flughaveno de Sud-Afriko 

 

    Matene de la 31-a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping aviadile revenis al Pekino post ŝtatafera vizitado en Rusio, Tanzanio, Sud-Afriko kaj la Respubliko de Kongo kaj ĉeesto de la Kvina Intervidiĝo de Gvidantoj de la Landoj BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko) okazinta en Durbano, Sue-Afriko.

 

    En la 9 tagoj Xi Jinping travivis venton kaj neĝon en Rusio kaj varmegon en Sud-Afriko. Li ĉeestis 66 aktivadojn, intervidiĝis kun 32 alilandaj gvidantoj, faris pli ol 20 prelegojn aŭ parolojn kaj ĉeestis pli ol 10 aranĝojn pri kulturo, eduko kaj publika diplomatio.

 

    Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke la vizito de Xi Jinping estas tre sukcesa. Ĝi havas gravan signifon, profundan influon, utilas al konservo de stabileco de la regionoj ĉirkaŭ Ĉinio, al ramado de diplomatia fundamento, antaŭenpuŝo de bona interagado de la rilatoj inter grandaj landoj, akcelo de demokratiigo de internaciaj rilatoj kaj al perfektigo de tutgloba reg-sistemo. Ĝi estas sukcesa diplomatia praktiko kun ĉinaj trajtoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng