Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La kompanio Apple esprimis pardonpeton al ĉinaj konsumantoj
2013-04-03

 

Ĉinio jam fariĝis la dua granda merkato de Apple en la mondo.

 

    Laŭ informo vespere de la 1-a de aprilo, la oficiala retejo de la kompanio Apple en Ĉinio publikigis leteron de Tim Cook, ĉefa ekzekutiva oficisto de la kompanio, al la konsumantoj. Responde al la evento pri tio, ke Apple diskriminacie traktis ĝiajn uzantojn en Ĉinio en garantiado, kio estis malkovrita de la Ĉina Centra Televida Stacio en la 15-a de marto, tago de konsumantoj, la kompanio Apple faris kvar grandajn reguligojn pri postvenda servo en Ĉinio.

 

    En la letero la kompanio Apple diris, ke en la lastaj du semajnoj ĝi ricevis multajn reagojn de ĉinaj konsumantoj pri la politikoj de riparo kaj garantio de Apple. La kompanio ne nur faris profundan repenson, sed ankaŭ atente esploris kune kun koncernaj sekcioj regulojn pri la "tri garantioj". Ĝi ankaŭ reekzamenis komunikan manieron pri la riparaj politikoj de Apple. Ĝi esprimis sian pardonpeton al la ĉinaj konsumantoj.

La kvar grandaj reguligoj promesitaj de Apple enhavas: plibonigi la riparan politikon de iPhone 4 kaj iPhone 4S, aperigi en la oficiala retejo de Apple simplan kaj klaran klarigojn pri la politikoj de riparo kaj garantio, plifortigi superrigardon kaj trejnadon de provizistoj pri rajtiga servo de Apple, garantii facilan kontaktiĝon de konsumantoj kun Apple por reagi rilatajn problemojn en la servado.

 

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng