Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aprilo 2013
2013-04-03

 

 

05-07: III-a Internacia Festivalo de E-Kanto, Recitado Kaj Oratora Konkurso en Karlovo-Sopot, Bulgario. Organizanto BEA, AISBulgario, IUK. adr.: prof. Boĵidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. tel.: 033593933, 0885056469. retpoŝto: leonov@rozabg.com.

 

05-08: 1-a Indonezia Esperanto-kongreso en la kongresejo Wisma Abdi en Bogor, Indonezio. La indoneziaj esperantistoj esperas bonvenigi multajn eksterlandanojn. TTT-paĝo: https://sites.google.com/site/iek2013bogor/; retpoŝto: redakcio-ideo@googlegroups.com.

 

06-09: KEKSO en Rostock, Germanio. Renkontiĝo speciale por germanoj, kiuj ĵus komencis lerni Esperanton, aŭ kiuj tute ne parolas la lingvon. Tamen ankaŭ eksterlandanoj estas bonvenaj. retpoŝto: carl.bauer@esperanto.de

 

07-10: 67-a Kongreso de SAT-Amikaro en Ĉatoruso (Chateauroux), Francio. retpoŝto: satam.kongres67@free.fr.

 

08-13: 5-a Esperanto-Semajno en la kastelo de Nilvange, Francio. Kursoj por komencantoj, progresantoj, konversacia kurso, prelegoj, filmoj, ekskursoj ĉe la tri landlimoj de LU, FR kaj BE. adr.: Esperanto-Thionville kaj Franca Fervojista Esperanto-Asocio, Bernard Vivier, 25 boulevard du Jura, Saint-Nicolas-en-Forêt, FR-57700 Hayange, Francio. TTT-paĝo: www.esperanto-thionville.ass0.fr; retpoŝto: esperanto-thionville@laposte.net.

 

12-14: 3-a Esperanto-konferenco en Alikanto (Alicante) en Hispanio. Somero printempe en la mondfama mezmara urbo kun subtropika klimato. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. adr.: Verde (Esperante) Vivi, Querstr. 11, DE 66287 Quierschied, Germanio. tel.: +49 171 6972721. retpoŝto: drfjd@web.de.

 

13: Tradicia renkontiĝo de esperantistoj, infanoj kaj loĝantoj apud la monumento de Zamenhof okaze de lia mortodatreveno en Bjalistoko, Pollando. adr.: Bjalistoka Esperanto-Societo. retpoŝto: esperanto.bialystok@ interia.pl.

 

13-14: 27-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio, REU, en Moskvo. TTT-paĝo: www.reu.ru/kalendaro/informletero/Konferenco%20de%20Rusia%20Esperantista%20Unio-27.

 

15-20: Lingvokursoj sur unua- kaj duagrada niveloj. adr.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. tel.: +33(0)549034314. TTT-paĝo: www.kvinpetalo.org; retpoŝto: informoj@kvinpetalo.org.

 

18-22: 7-a Azia Kongreso de Esperanto en Jerusalemo, Israelo. Kvin-taga Esperanto-festeno kun riĉa soci-kultura programo kaj multaj ekskursoj en Jerusalemo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu dum tiu sezono havas perfekte agrablan veteron. Temo: "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo". TTT-paĝo: www.esperanto.org.il/ak2013.html; retpoŝto: eli@esperanto.org.il.

 

20-27: 3-a PRINTEMPAS en Grezijono, Baugé, Francio. Intensaj kursoj sur tri niveloj kaj internaciaj KER-ekzamenoj B1, B2, C1, kunlabore kun ILEI, kun Stefan MacGill kaj Christophe Chazerein. adr.: Esperanto-kastelo Grezijono, Chateau de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. TTT-paĝo: http://gresillon.org/printempo; retpoŝto: kastelo@gresillon.org.

 

22-27: Staĝo pri tradukado kaj preparado al atesto pri supera lernado kun Brian Moon en Kvinpetalo, Francio.

 

27: 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando. adr.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

 

27-28: Printempa amikeca renkontiĝo Esperanta, en Ruse, Bulgario. Temo: "Ĉu esperantistoj estas saĝaj homoj?" adr.: Urba Esperanta societo "Libero", ul. Pliska 36, Ruse, Bulgario. retpoŝto: grethe@abv.bg.

 

27 apr-01 maj: 3-a PRINTEMPAS en Grezijono, Baugé, Francio. Seminario pri interkultura komunikado kun Radojica Petrović el Serbio.

 

29 apr-04 maj: Malkovro de la regiono Puatuo kun Caterine Cremer kaj Brian Moon en la Kulturcentro Kvinpetalo, Francio.

 

29 apr-09 maj: 25-a Aroma Jalto en Jalto, Ukrainio. Esperanto-festivalo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de la partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la belega naturo de Krimeo. adr.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, UA-01133 Kiev, Ukrainio. TTT-paĝo: http://aromajalto.org.ua; retpoŝto: volodomir@ukr.net.

 

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng