2013-04-03
Matene de la 3-a de novembro 1993, en iu apudmara urbeto de suda Ĉinio, grizhara viro veturigis grandan martestudon per triciklo. La pasantoj haltis kaj mire rigardis la beston.
Je la deka matene, ĉe la maro kolektiĝis sennombraj rigardantoj. Ili estis atendantaj la emocian momenton ---- lasi la martestudon en la maron. Post krakado de petardoj la familianoj de la viro atente levis la martestudon kaj malrapide metis ĝin en la maron. La testudo ekmovis la piedojn kaj subakviĝis. Sed poste ĝi plurfoje elakviĝis ŝajne por esprimi dankon al la viro pro lia liberigo.
"Kia testudo!" miris la rigardantoj. Ili ĉirkaŭis la viron kaj demandis lin pri ĝiaj pezo, aĝo k.a.
Unu tagon antaŭe, iu fiŝisto kaptis en maro la grandan martestudon. Ĝi longas 1.3 metrojn, larĝas 1 metron kaj pezas 200 kilogramojn. Iuj taksis, la testudo aĝas pli ol 800 jarojn. La viro vidis ĝin en bazaro kaj tuj aĉetis ĝin, ĉar li scias, ke martestudo estas besto protektata de la ŝtata leĝo kaj oni ne devas kapti kaj buĉi ĝin.
Por diskonigi la ŝtatan leĝon pri protektado de raraj bestoj, la viro petis skribi multajn anoncojn pri liberigo de la testudo en la sekvanta tago kaj gluis ilin en publikaj lokoj. Por ke la testudo evitu refojan kapton, li petis fari arĝentan lamenon kun lia nomo kaj la vortoj "Memore al liberigo" kaj ligis la lamenon al la testuda ŝelo per arĝenta ĉeno. En la sekvanta tago multaj homoj venis al la maro post lego de la anonco kaj unuvoĉe laŭdis la bonfaron de la viro.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng
|