2013-04-03
Fotoj de Pietro Fiocchi
De la 5-a ĝis la 8-a de aprilo okazos la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso en la kongresejo Wisma Abdi en la urbo Bogor. La urbo sin trovas en la okcidenta parto de la insulo Javo, ne tre malproksime de la ĉefurbo Ĝakarto.
Antaŭ tiu ĉi memorinda evento vigla informa kampanjo disvolviĝas en la ĉefurbo. Heidi Goes el Belgio, kiu de kelkaj jaroj aktive helpas kreskigi la movadon en la lando, estis intervjuita i.a. de gravaj radio kaj gazeto, kaj aperis en televida programero. Ŝi eĉ komencis instrui Esperanton al direktoroj de Voĉo de Indonezio, kiu estas internacia servo de la nacia radio Radio Republik Indonesia (RRI). Ni aperigas foto-raporton pri la agadoj en Ĝakarto. Post kelkaj tagoj raportoj pri la kongreso sekvos .
Redaktoro: USUI Hiroyuki
|