Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Majo 2013
2013-04-03

 

03-05: 72-a Hispana Esperanto-Kongreso en Zaragoza, Hispanio. "Lingvo kaj sento", jen la temo kaj mot(iv)o de la kongreso, laŭ la difino de Esperanto farita de K. Kalocsay. adr.: Asocio "Frateco", Cadena 20, 1º-izquierda, ES-50009 Zaragoza, Hispanio. TTT-paĝo: www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso; retpoŝto: kongreso@esperanto.es.

 

03-05: 46-a Esperanto-Seminario en Hukui, okcidenta parto de Japanio. Kursoj de Esperanto en 5 klasoj. adr.: ES-46 ĉe Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, JP 162-0042 Tokyo-to, Japanio. retpoŝto: sem@jei.or.jp.

 

04-11: FRINGOJ por infanoj en Grezijono, Francio. Ferio-semajno por infanoj 8-17-jaraj, akompanataj de siaj instruistoj aŭ gepatroj.

 

04-11: 65-a kongreso de IFEF kaj UFE en Artigues apud Bordozo, Francio. Temo: Rolo de la fervojoj en la disvolviĝo de la moderna mondo. adr.: AFCE 9 rue de Chateau-Landon, FR-75475 Paris, Francio. retpoŝto: jeanripoche@wanadoo.fr.

 

08-12: Printempa BARO 2013 (inkluzive Ĉieliron, la 9-an de majo). Renkontiĝo en Bad Münder, meze inter Hameln kaj Hannover, Germanio. Semajnfino en freŝa aero, kie oni povas promeni, komune kuiri kaj ludi. tel.: +49-(0)1577-4273240. TTT-paĝo: www.krokodilo.de/baro/baro.php; retpoŝto: andim@gmx.li.

 

09-12: 59-a Studsesio en Herzberg, Germanio. Klerigkurso kun prelegoj, ekskurso al Brocken.

 

10-12: Sveda Esperanto-Kongreso en Karlstad, Svedio. Nacia sveda kongreso de SEF, KELI, ILEI, Eldona Societo E-ista. Temo: Lingvaj rajtoj. Prelegoj kaj diskutoj pri interreta strategio. Mendilo en la retejo. TTT-paĝo: http://esperantosverige.se/portalen-svespkon; retpoŝto: info@esperantosverige.se.

 

10-12: Brita Kongreso 2013 en Ramsgate, Britio. Duonpreza kotizo por eksterlandanoj. adr.: EAB, Esperanto Association of Britain, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE, Britio. tel.: +44(0)1782 372141. TTT-paĝo: www.britakongreso.org; retpoŝto: eab@esperanto.org.uk.

 

10-12: 1-a printempa renkontiĝo en Sarlando, Loreno kaj Luksemburgo - (Esperante) vivi la 3-landan realon. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado.

 

12-14: 5-a Junulara Seminario en Harbino, Ĉinio. Temo: "Amo kaj amikeco inter homoj". adr.: Prof. Song Ping, No. 111. Songshan-lu, Nangang-qu, CN-150090 Harbin, Ĉinio. retpoŝto: songheshu@126.com; 913768576@qq.com.

 

17-19: PEKO - Printempa Esperanto-Kunveno en Namuro, Valonio (Belgio). Superba semajnofino kun ampleksa programo: kursoj, ludoj, koncerto, ekskurso. adr.: Doumont Valère, rue de Velaine 114/4, BE-5060 Sambreville, Belgio. TTT-paĝo: www.esperanto-wallonie.be/?q=eo/node/500; retpoŝto: doumontvalere@yahoo.fr.

 

17-20: 90-a Germana Esperanto-Kongreso en Nürnberg, Germanio, kaj festo okaze de la 125-jara jubileo de la Nurenberga Esperanto-grupo. adr.: Esperanto-Nürnberg (Sabine Hauge), Moritzbergstr. 37, DE-90482 Nürnberg, Germanio. TTT-paĝo: http://www.esperantonuernberg.de/e/de/898686/main/gekextern; retpoŝto: esperantonord@googlemail.com.

 

18-20: 10-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto en Otavo, Ontario, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Vizitoj kaj komunaj manĝoj en restoracio. adr.: Esperanto-Societo Kebekia, kunlabore kun Otava Esperanto-Rondo. TTT-paĝo: www.mekaro.ca/Bonvenon.html; retpoŝto: info@esperanto.qc.ca.

 

25-26: 61-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, en la Civitana Domo en la urbo Wakayama, Japanio. retpoŝto: oficejo@epa.jp.

 

31 maj-5 jun: Interamikiĝa Evento memore al la 90-jara datreveno de la fondiĝo de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en Kameoka kaj Ajabe, Japanio. TTT-paĝo: www.epa.jp; retpoŝto: oficejo@epa.jp.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng