Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Sentoplenaj Homoj
2013-04-07

    La homoj estas spirito de la universo. Tiel opinias la homoj mem, sed ne aliaj en la mondo.

 

    En tre fora antikveco du ĉinaj filozofoj estis promenantaj. Unu el ili diris, montrante fiŝojn en lago: "Vidu, kiel ĝoje naĝas la fiŝoj." Kaj la alia diris kun fermitaj okuloj: "Vi ne estas fiŝo, kaj kiel vi povas scii la ĝojon de la fiŝoj?"

 

    Naturo estas naturo, monto estas monto, akvo estas akvo kaj arbo estas arbo, sed nenio alia. Ili ekzistis kaj ekzistas antaŭ kaj post la naskiĝo de la homaro.

 

    La homoj estas plej sentoplenaj.

 

    La homoj diris, ke la tero estas patrino milda kaj indulgema.

 

    La homoj diris, ke la suno estas patro brila kaj bruliĝema.

 

    La homoj diris, ke la birdoj estas plej gajaj kaj kantas de mateno ĝis vespero.

 

    La homoj diris, ke la floroj estas plej romantikaj kaj disvolviĝas en printempo por esprimi sian amon.

 

    La homoj diris, ke la montoj estas plej superbaj kaj ne subigeblaj kaj la akvo estas milda kaj ŝanĝiĝema.

 

    La homoj diris ankaŭ, ke pluvo estas splena kaj karesema.

 

    La homoj diras, kion ili volas, ĉar la naturo estas neparolipova kaj sensenta. Ĝi ne komprenas, kion la homoj diras.

 

 

 

    Iu estis iranta sur vojo en bona humoro. Li diris: "Kiel bona estas la vetero! Tiel blua estas la ĉielo, kiel la sentoplenaj okuloj de juna fraŭlino! La suno varmigas, la vento dolĉe koresas, la folioj de arboj intime interparolas, kaj ĉiuj pasantoj havas rideton sur la vizaĝo."

 

    Sed sur la sama vojo estis alia homo, kiu perdis la patron. Ponto aŭ domo, kiun li projektis, disfalis kaj knabino, kiu nomiĝis Amo, foriris de li. Kaj li diris: "Ho, diabla vetero! La ardanta suno kvazaŭ formikadas sur mia korpo, la vento mokas min kaj ŝutas polpon en miajn okulojn. La folioj babilaĉas, kiel klaĉemulinoj. Kial la pasantoj estas tiel ĝojaj kaj ridas, kiel pajacoj?" Pasante sur la vojo, li sentis sin en dezerto, tute solece.

 

    Kiel sentis la aliaj pasantoj sur la sama vojo? Ĉiuj havis sian propran korstaton kaj senton.

 

    Cent rigardantoj havas cent Hamletojn. Kiel trafa komentario! Ĉiu homo havas po unu naturon. Ofte okazas, ke la naturo vidata kaj perceptata de unu homo estas absolute malsama ol tiu de iu alia, kaj ĝis nun ni ankoraŭ ne trovis taŭgan mezurilon por mezuri tiun grandegan diferencon.

 

    Eble ĝuste pro tio, la mondo povas esti tiel mirakla kaj multkolora, ke la homaro kreis la lingvojn por interŝanĝi opiniojn kaj paroli pri komprenaĵoj. Virinoj estas babilemaj, kaj verkistoj estas pli ol ili.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng