2013-04-07 Iutage rano, kiu rigardas la ĉielon sur la fundo de puto, saltis eksteren, kaj trovis la ĉielon senlima. Ĝi promenis al la najbara arbaro, ĝoje kantante.
La rano renkontis leporon en la arbaro kaj ĝoje diris: "Kara leporo, mi volas amikiĝi kun vi!" La leporo diris: "Bone, sed mi devas ekzameni vin. Ĉu vi scias, kiom granda estas la ĉielo?" La rano saltante respondis: "Mi scias. La ĉielo estas tre vasta kaj senlima." La leporo skuis la kapon:"Ne, ne! La ĉielo estas el multaj lumaj rondaj truoj." La rano diris: "Vi eraras. Se vi ne kredas, iru rigardi ekster la arbaro." La leporo saltadis el la arbaro. Levinte la kapon, ĝi vidis, ke la ĉielo vere estas senlima. Tiam ĝi honte klinis sian kapon.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |