2013-04-07 La silkraŭpoj monton suriras, la silkraŭpoj monton suriras.
La dikaj raŭpoj neĝe blankas, bele brilas.
Ha, ĉie radias arĝento, kvazaŭ lunbriloj, filtritaj tra kribrilo, kvazaŭ ŝaŭmoj sur la maro.
Delikataj knabinaj manoj karese prenas la raŭpojn de la verda tapiŝo el morusfolioj, kaj metas ilin sur preparitajn pajlofaskojn.
Tuj eksusuras la tuta ĉambro; sur la ora pajlo pendas silkfadenoj, pure blankaj kvazaŭ strietoj de akvo.
La knabinoj aŭskultas. Kia dolĉa sono! Simila al iliaj delikataj ridoj dum kolektado de morusfolioj.
Restis trankvilaj la knabinoj. La tuta ĝojo kaj ekstazo transformiĝas en neĝblankajn kokonojn.
-------
*Kiam la silkraŭpoj faras kokonojn, oni kutime diras, ke ili suriras monton.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |