Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Knabino de Meteologia Stacio (Poemo en Prozo)
2013-04-07

    Sube de viaj piedoj flosas la nuboj, supre de via kapo brilas la blua ĉielo, la alaŭdoj estas viaj plej bonaj kunuloj, la vento kaj pluvo faras por vi tualeton.

 

   Ĉiumatene, vi estas la unua, kiu bonvenigas la tagiĝon, hisante flagetojn super la tegmento. Flagetoj ruĝa, blua kaj blanka, ĉiuj reprezentas viajn salutojn al la kamparanoj de la montvilaĝo.

 

    Neniam vi sentas vin soleca, kvankam vi restas sola sur la monto. Rigardu, kiel belas la ĉielo, kiu kaprice ŝanĝiĝas antaŭ vi; kiel grandiozas la naturo, kiu malfermas al vi la animfenestron.

 

    En via koro estas kurteno de pluvo, gazo de nebulo, varmo de suno, ekbrilo de fulmo; ili muzikas en via koro kvazaŭ klavaro.

 

    Eĉ minuton vi ne trankviliĝas, via mieno ŝanĝiĝas kiel la vetero mem. Kiam la verdajn foliojn iom invadas velka flavo, vi ekamas la nubon; kiam la tero malsekiĝas ĝis apero de ŝaŭmoj, vi sopiras al la suno.

 

    Kaj ĉiuj ĵetas al vi dankemajn rigardojn, kiam sub la monto ondiĝas oraj spikoj en vento.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng